Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 septembre 2023 7 10 /09 /septembre /2023 21:00

10/09/2023

Ukrainio denuncis vendredon la « pseŭdobalotojn », organizitajn de Rusio en la teritorioj, kiujn ĝi okupacias de post sia invado, kaj en aneksita Krimeo. Ĝi alvokis la internacian komunumon kondamni tiujn balotojn.   

« La pseŭdobalotoj de Rusio en la provizore okupaciataj teritorioj havas nenian valoron », opiniis en komunikaĵo la ukraina ministrejo pri Fremdaj Aferoj, kiu alvokas siajn eksterlandajn partnerojn « kondamni la arbitrajn kaj vanajn aktivecojn de Rusio ».

Ĝi postulas krome, ke « la rusiaj respondeculoj, kiuj organizas tiujn balotojn aperu ĉe tribunalo », mencias la ukraina diplomatio.

« La personoj ligitaj al tiuj pseŭdobalotoj, inkluzive de la estroj de la Rusia Federacio, la reprezentantoj de la okupaciataj administracioj kaj la balotaj strukturoj aperu ĉe Tribunalo.»   

Dekoj da regionaj kaj municipaj balotoj okazas en Rusio de vendredo ĝis dimanĉo, foreste de ĉia opozicio, sur fono de represio.

La rusiaj aŭtoritatoj organizas ilin ankaŭ en la okupaciataj teritorioj en kvar regionoj, kies Moskvo postulas de jaro la anekson, kaj ankaŭ en Krimeo aneksita de post 2014. Tiuj zonoj plu estas objekto de bataloj aŭ distancaj frapoj, dum Ukrainio provas rekonkeri ilin kondukante malfacilan kontraŭ-ofensivon.

La granda plimulto de la internacia komunumo, inkluzive de plimulte de la aliancanoj de Rusio, ne agnoskas la aneksojn de ukrainaj teritorioj.      

La balotoj « estas nenio alia ol evidenta propagandaĵo », denuncis la germana ministrejo pri Fremdaj aferoj vendrede.

https://www.rtbf.be/article/guerre-en-ukraine-kiev-denonce-des-elections-factices-dans-les-territoires-occupes-par-la-russie-11252737

Alvoko al striko en okupaciata Mariupolo

 

La rezistado al la rusia invado daŭras ne nur ĉe la fronto aŭ ĉe la ariero. Ĝi ankaŭ okazas en la okupaciataj teritorioj.

Pro tio, la civiluloj eĉ aliflanke de la frontlinio, senĉese luktas kaj ne submetiĝas al la okupaciantoj.  

Kiel ni eksciis de niaj informfontoj, grupo kiu adoptis la nomon « Mariupolo. Rezistado » preparas « strikon kontraŭ la okupaciataj aŭtoritatoj kaj la ekonomion, kiu nutradas la militan maŝinon de la okupacianto » en la entreprenoj de Mariupolo.      

La protestoj de la laboristoj estas planitaj por koincidi kun la pseŭdobalotoj antaŭviditaj fare de la invadintoj la 10an de septembro.

La laboristoj plendas kontraŭ la malbonaj laborkondiĉoj kaj la malfruaj pagoj de salajroj, kontraŭ la subpremo kaj persekutado suferitaj de la loĝantaro fare de la rusia milita administracio de okupacio. La forta difektaĵo de la situacio de la surlokaj loĝantoj instigas ilin adopti pli radikalajn aranĝojn.

La manifestacio estis antaŭpreparita, kaj esprimo de nia volo estas tute sekura por la publiko kaj ekstreme doloriga por la dungantoj serve de la okupacianto.

Multaj loĝantoj kuniĝis kun la movado eĉ antaŭ ĝia oficiala komenciĝo. La loĝantoj de nia urbo ĝenerale, kaj la Rezistado aparte, atendas multon de ĝi.

« Ni esperas, ke tio konsistigos precedencon kaj montros al la loĝantoj de aliaj urboj kiel lukti kontraŭ la okupaciantoj », deklaris konfirmita anonima kunordiganto de la strikkomitato.   

La socia movado esprimas sian subtenon al la loĝantoj de la teritorio provizore okupaciata kaj opinias, ke la sindikata movado kaj strikoj devus ludi ŝlosilan rolon en la por-ukraina rezistado en la urbo detruita de la rusia agreso.

Спротив російському вторгненню триває не тільки на фронті або у тилу. Він іде й на окупованій території. Саме тому наші громадян(к)и, навіть по ту сторону лінії фронту, не припиняють боротьби і не згодні здаватися окупантам.

🔥 Як стало відомо з наших джерел, група, що називає себе «Маріуполь.Спротив», готує на маріупольських підприємствах «забастовку проти окупаційної влади та бізнесу, котрий годує військову машину окупанта».

🚩 Робітничий виступ приурочений до призначених загарбниками псевдовиборів 10 вересня. Трударі скаржаться на погані умови праці та затримку зарплатні, гноблення та переслідування населення з боку військово-окупаційної адміністрації росіян. Гостре погіршення становища місцевих мешканців спонукає переходити до рішучіших дій.

📣 «Протест готувався заздалегідь, а сам механізм проведення нашого волевиявлення є повністю безпечним для громадськості і вкрай болючим для роботодавців окупанта. Багато жителів Маріуполя долучилися до нього ще до офіційного початку. Жителі нашого міста загалом та опір зокрема покладають великі надії на нього. Сподіваємося, що він стане прецедентом і покаже жителям інших міст, як треба спілкуватися з окупантами», – повідомляє перевірений анонімний координатор страйкового комітету.

📌 «Соціальний рух» висловлює підтримку людям на тимчасово окупованій території та вважає, що ключову роль у проукраїнському опорі в поруйнованому російською агресією місті має відіграти робітничий і страйковий рух.

https://rev.org.ua/

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }