/image%2F0553642%2F20230902%2Fob_41ad0e_hhistoire-64f105e6e4f73624812082.jpg)
02/09/2023
Internacia Amnestio alarmas ĉi-vendrede pri la enhavo de la nova lernolibro pri Rusia Historio, per kio lernos la liceanoj ĉi-jare en Rusio. Ĝi kaŝas la veron kaj misformas la faktojn pri gravaj malobservadoj de Homaj rajtoj » interalie en Ukrainio, laŭ la NeRegistara organizaĵo.
Vendredon 1an de septembro, antaŭ la unua lernejtago, Internacia Amnestio kondamnas la novan lernolibron pri Rusia Historio, kiu legitimas la militan strategion de la lando. Laŭ la NRO, temas pri « evidenta kontraŭleĝa provo endoktrinigi la rusiajn lernejanojn kaj tiujn, kiuj plu vivas en la ukrainaj teritorioj okupaciataj de Rusio ».
Laŭ Internacia Amnestio, la liceanoj, kiuj komencas sian lernojaron la 1an de septembro estas koncernataj: « La lernolibro estas plenplena je kliŝoj de la oficiala rusia propagando. Ĝi provas pravigi la kontraŭleĝajn aktivecojn de post la anekso de Krimeo en 2014 ĝis la invado de Ukrainio en 2022. Tio estos deviga parto de la programo ».
Ekzemple, la nova lernolibro kvalifikas « speciala milita operaco » la invadon de Ukrainio fare de Rusio kaj citas Vladimir Putin la 24an de februaro 2022, kiam li ordonis la operacon. La prezidento tiam deklaris : « Finfine, tio estas demando de vivo aŭ morto, la demando de nia historia estonteco kiel popolo ».
Reprezalioj kontraŭ tiuj, kiuj rifuzas instrui tiun programon, laŭ la NRO
La NRO substrekas, ke la rusia lerneja programo « estis enigita en la okupaciatajn regionojn de Ukrainio en septembro 2022 », kaj ke la parencoj, la instruistoj kaj lernejanoj, kiuj rifuzas sekvi ĝin riskas « esti viktimoj de perfortoj, arbitraj enkarcerigoj kaj mistraktadoj ».
Alina, instruistino pri Historio en Izjum, rakontis al la esploristoj de Amnestio, ke dum la monatoj de rusia okupacio, ŝi timis instrui ukrainan Historion, kaj kaŝis siajn lernolibrojn en sia hejmo.
Laŭ Anna Wright, esploristino ĉe Internacia Amnestio por Orienta Eŭropo kaj Centra Azio: « La lernolibro kaŝas la veron kaj misformas la faktojn pri gravaj malobservadoj de Homaj rajtoj kaj pri krimoj de la internacia juro, plenumintaj de la rusiaj fortoj kontraŭ la Ukrainoj ».
Ŝi aldonas: « Endoktrinigo de infanoj dum vundebla fazo de ilia kreskado estas cinika provo elradiki la ukrainajn kulturon, identecon kaj heredaĵon. Ĝi antaŭ konsistigas malobservadon de la rajto al klerigado ».
La NRO memorigas, ke Rusio estas membro de la "Internacia interkonsento pri la ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj", kaj ankaŭ membro de la "Internacia Konvencio pri Infanaj Rajtoj". Pro tio, kiel « okupacianta potenco » de pluraj regionoj de Ukrainio, kiujn ĝi kontrolas, Moskvo « respektu, protektu kaj realigu la rajton al Edukado kaj ne malobservu tiun rajton, endoktrinigante la lernejanojn per propagando ».
/image%2F0553642%2F20230902%2Fob_c059df_partituron.jpg)
07/03/2023
LA ORKESTRO DE LA BLINDULOJ, SURDULOJ, AMNEZIULOJ, ĈARLATANOJ KAJ LA KOMPLICOJ LUDAS SIAN PARTITURON
/image%2F0553642%2F20230902%2Fob_e1590c_neutraleco.jpg)
24/02/2023
La obskura flanko de la neŭtraleco
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/02/la-obskura-flanko-de-la-neutraleco.html