Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 septembre 2023 6 09 /09 /septembre /2023 22:04
LOUISA GULIAMAKI / RETEURS

09/09/2023

De pasinta lundo, torentaj pluvoj frapas tiujn tri landojn, kaŭzante impresajn inundojn ekstreme danĝerajn. La nuna bilanco nombras 12 viktimojn, sed tiu ĉi ŝajne plialtiĝos.

Temas pri pluvoj el « bibliaj dimensioj », laŭ la esprimo de la hispana ĵurnalo El País. Tiuj ĉi « estigis subitajn flualtiĝojn, transformis la riverojn en torentojn, kunportis la pontojn kaj inundis la stratojn, la domojn kaj la publikajn konstruaĵojn », atestas la brita ĵurnalo The Guardian.

Ekde lundo 4an de septembro, Grekio, Turkio kaj Bulgario estis frapitaj de tre perfortaj pluvegoj, kiuj ĝis nun okazigis almenaŭ 12 viktimojn en la tri landoj.

De Ateno, raportas la Londona ĵurnalo, la greka ministro pri klimata krizo kaj civila protektado Vassilis Kikilias, parolis pri « la plej ekstrema fenomeno koncerne la maksimuman kvanton de pluvo en daŭro de 24 horoj, de kiam registroj estas starigitaj en la lando ».         

La rezulto de tiuj teruraj meteologiaj kondiĉoj, oriente de la lando, aldonas la angla mediato, « viro mortis en la vilaĝo Volos, kiam muro disfalis sur lin. Ankaŭ korpo de virino 87-jara estis malkovrita merkredon, en apuda regiono de Pelion, kie kvar aliaj personoj malaperis. »

En najbara Turkio, ankaŭ frapita de diluvaj pluvoj, la homa bilanco estas pli grava. « Ses feriantoj estis kunportitaj de torento, kiu elĵetiĝis en tendumejon en la provinco de Kirklareli, nord-okcidente de la lando, apud la landlimo kun Bulgario », mencias the Guardian. La korpoj de kvin el ili estis retrovitaj, dum la serĉadoj plu daŭras koncerne la alian malaperintan personon.

Al tiuj kvin viktimoj aldoniĝas du aliaj en Istanbulo, kie viro 32-jara estis kaptita de la akvo en sia teretaĝa apartemento, kaj virino 57-jara estis kunportita de la fluoj.    

Fine, en Bulgario, ankaŭ la zono sur la nigra maro proksime de la urbo Tsarevo estis frapita de torentaj pluvoj, kiuj fine kaŭzis la morton de tri personoj.

 

Fino de la « senzorgaj someroj »

Fronte al tiuj tragikaj eventoj, la greka ĉefministro, Kyriakos Mitsotakis (kie lando ankaŭ suferis incendiojn tiujn lastajn monatojn) kun bedaŭro faris deklaron, reference al la eventoj kaŭzitaj de la klimata perturbo. Tiu ĉi estis diskonigita de The Guardian:

« Mi timas, ke la senzorgaj someroj, tiaj ke ni ĝis nun konis ĉesos ekzisti, kaj ke la estontaj someraj vivoj estos pli kaj pli malfacilaj. »

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }