Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 septembre 2023 4 21 /09 /septembre /2023 21:44
Cecilia Fabiano/LaPresse via AP Photo

22/09/2023

Ju pli la kontraŭ-migradaj politikoj de Eŭropa Unio malsukcesas, des pli ili ŝajne ricevas subtenon de la ĉefaj eŭropaj respondeculoj.

Adoptante ekscesajn politikojn, kiuj iras kontraŭ la fondaj principoj de Eŭropa Unio koncerne la respekton de Homaj rajtoj, EU kaj ties membro-Ŝtatoj nur direktiĝas al totala morala kolapso. Estas ĉefe evidente, ke tiuj politikoj ne funkcias.     

La tuta politika strategio kuŝas sur la ideo, ke montriĝante « firma » (kompreni: kruela) kun la azilpetantoj kaj la migrantoj ĉe la landlimoj, ni malhelpos homojn provi atingi EU.   

La decidantoj tiel interrompis la operacojn pri serĉado kaj marsavado, lasante la homojn droni amase. Ili lasas la homojn esti frapitaj kaj rabitaj ĉe la terlandlimoj. Ili helpas resendi personojn al Libio sciante, ke ili verŝajne estos torturitaj. Ili pagas monon al la aŭtoritatoj, kiuj forlasas la migrantojn en la dezerto, por ke ili mortu.  

Tamen, tiuj ekscesaj politikoj de « firmeco » ne liveras la rezultojn atendatajn de la eŭropaj respondeculoj. Homoj plu alvenas.

Ĉu la politikaj respondeculoj lernas de iliaj evidentaj malsukcesoj ?

Ĉu ili komencas kompreni ? Kiam personoj malespere fuĝas militojn, diktaturojn kaj malriĉecon, ili pretas preni grandegajn riskojn por savi sin mem kaj sian familion. Ke homoj pretas navigi sur rustita ŝipo en Mediteraneo aŭ senfine paŝadi en la bosniaj arbaroj en la espero trovi liberecon kaj sekurecon aliflanke de la landlimoj, en Eŭropo.

Ne. La politikaj respondeculoj ŝajne nenion lernas.         

Anstataŭ fronti la realon kaj krei raciajn politikojn, konformaj kun la fondaj valoroj de EU, li nur duobligas, triobligas, kvarobligas la saman solvon, jaron post jaro.

La plej stranga eble estas, ke la ĉefaj politikaj respondeculoj mem agnoskas, ke iliaj politikoj ne funkcias, ĉiufoje kiam ili alvokas al pli « drastaj » aranĝoj, kiel faris la itala Ĉefministrino, Giorgia Meloni. Kompreneble, temas pri strategio de propeka kapro, sed tio estas ankaŭ konfeso pri estintaj malsukcesoj.

La reciklado de malnovaj politikaj praktikoj ŝajnas senfina.

La prezidentino de la Eŭropa komisiono, Ursula Von Der Leyen iris pasintan semajnfinon al la itala insulo Lampedusa kaj malkaŝis « dekpunktan planon », kiu prezentas la saman tipon de politikoj reuzitaj de EU de antaŭ jaroj. Ili estas ekscesaj kaj kelkaj estas senefikaj, kiel ĉiuj aliaj.

Tiu oferemo al malsukceso, tiu nekapableco pensi klare, kaj tiu totala manko de novigaj ideoj pri la migrado atingas krizan nivelon.   

Tio estas krizo, ĉar la iluzio en kiu baniĝas la politikistoj estus preskaŭ ridinda, se miloj da personoj ne estus vunditaj - eĉ torturitaj kaj mortigitaj – pro iliaj politikoj.

La politiko de sufero kaj puno ne funkciis. La EU forlasis siajn valorojn kontraŭ nenio.

Estas tempo por Eŭropo rompi kun siaj ripetitaj malsukcesoj pri azilo kaj migrado. Racia kaj homa sinteno fondita sur Homaj rajtoj eblas, kaj montris siajn pruvojn.

Eŭropo estas funde de truo. Ĝi haltu fosi.

03/08/2023

Artistoj nuligas siajn koncertojn en Tunizio por denunci la traktadon suferitan de la sub-saharaj migrantoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/08/artistoj-nuligas-siajn-koncertojn-en-tunizio-por-denunci-la-traktadon-suferitan-de-la-sub-saharaj-migrantoj.html

15/07/2023

Ŝippereoj en Mediteraneo: laŭ Unuiĝintaj Nacioj, 289 infanoj mortis de post la komenciĝo de la jaro 2023

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/07/sippereoj-en-mediteraneo-lau-unuigintaj-nacioj-289-infanoj-mortis-de-post-la-komencigo-de-la-jaro-2023.html

20/03/2023

Italio : asocioj alvokas al mobilizado kontraŭ la migradpolitiko de Meloni

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/04/italio-asocioj-alvokas-al-mobilizado-kontrau-la-migradpolitiko-de-meloni.html

01/01/2021

Bosnio: humanitara urĝeco por la migrantoj de la kampadejo de Lipa

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/01/bosnio-humanitara-urgeco-por-la-migrantoj-de-la-kampadejo-de-lipa.html

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }