11/09/2023
Bido: La portretoj de la malaperintoj dum la milita diktaturo en Ĉilio estas eksponitaj en la tombejo de la ĉefurbo Santiago, okaze de la kvindeka datreveno de la puĉo de la generalo Augusto Pinochet.
Preskaŭ 1 200 personoj plu mankas. Kvindek jarojn post la puĉo de Augusto Pinochet, la familioj senĉese postulas justicon kaj veron.
Marŝo estis organizita en la centro de la ĉilia ĉefurbo Santiago, dimanĉon la 10an de septembro, memore al la malaperintoj de la operaco Kolombo kondukita monatojn post la milita puĉo de la 11a de septembro 1973.
Tiam Augusto Pinochet kaptas la potencon en Ĉilio, kun la subteno de la CIA, kontraŭ la socialista prezidento Salvador Allende, demokratie elektita tri jarojn pli frue. La reĝimo trudis ĝis la jaro 1990 militan diktaturon markitan per sangoplena represio. Ĉirkaŭ 40 000 personoj estis torturitaj kaj 3 200 estis murditaj aŭ malaperis.
La nomoj de 119 malaperintoj de la operaco Kolombo estis nomitaj unu post la alia. En la homamaso, Luisa Martinez Jimenez aĝis 26-jarajn kiam ŝia edzo, membro de la MIR (Movado de la revolucia maldekstro) malaperis. Plejparte el la viktimoj apartenis al la MIR. Neniu el ili estis ĝis nun retrovita. La Ĉilianino 76-jara daŭras « Ni mem faris ĉiujn plenumitajn enketojn. Ja la familioj faris la tutan laboron. »
« Tiel longe kiel mia edzo havos idojn, la klopodoj por retrovi lin ne ĉesos. » - Luisa Martinez Jimenez, 76-jara.
Estinto, kiu mobilizas ĉiujn generaciojn
Tiun klopodon pri vero sendube heredos Eduardo, 14-jara, nepo de Luisa. Li deziris akompani ŝin por honori la memoron de sia avo. « Tio iom malĝojigas min, ĉar mi sentas, ke kelkaj vivis sian tutan vivon kun la sensacio, ke ili neniam retrovos siajn parencojn. Mi havas fraton, Camilo, kaj fratinon, Antonia, kaj ni neniam ĉesigos lukti por retrovi nian avon », asertas la adoleskanto. La patro, kiu ankaŭ nomiĝas Eduardo estis dujara, kiam la vivo de sia familio estis fuŝita. Li memoras pri « la timo, la persekutado, la traserĉadoj » en ilia domo. « Longtempe, mia patrino ne reedziĝis, ŝi neniam havis aliajn infanojn », li rakontas.
Hodiaŭ, kvindek jarojn post la puĉo, Eduardo postulas la veron : « Scii, kio okazis al niaj karaj parencoj, niaj patroj, niaj fratoj, niaj avoj, niaj filoj. Justico ne okazis en tiu lando ! ». Inter la 1 500 viktimoj de truditaj malaperigoj, nur 307 estis ĝis nun identigitaj.
« La Ŝtato planis kaj ekzekutis tiujn krimojn, la Ŝtato devas preni sur sin tiun klopodon por la vero. » - Gabriel Boric, prezidento de Ĉilio.
Por retrovi la malaperintojn, la prezidento Gabriel Boric lanĉis "Nacian Planon pri Serĉado". Unuafoje de post la reveno de demokratio antaŭ 30 jaroj, la ĉilia Ŝtato efektivigas publikan politikon tian.
/image%2F0553642%2F20230911%2Fob_1ac3f2_tumblr-4c4b23605ec3459bea047b453a876f8.png)
/image%2F0553642%2F20230913%2Fob_1c8439_pinochet.jpg)