20/09/2923
La aŭtoroj de studaĵo, publikigita en la revuo PNAS, listigis formorton de 73 genroj. Tiu fenomeno devintus daŭri 18 000 jarojn, tute ne 500.
Kun la rapida malapero de multaj bestaj specioj, la homoj estigas perdon de tutaj branĉoj de la « arbo de vivo », laŭ nova studaĵo publikigita lundon 18an de septembro, kiu alarmas pri la minaco de sesa amasa formorto. La krizo de biodiverseco « estas tiel grava kiel la klimata ŝanĝiĝo », sed ne tiom konata de la publiko, bedaŭras Gerardo Ceballos, profesoro ĉe la Nacia aŭtonoma Universitato de Meksiko, kaj kun-aŭtoro de tiu studaĵo publikigita en la revuo PNAS.
Multaj studaĵoj jam ekzistas koncerne la malaperojn de specioj, sed la specifeco de tiu ĉi estas, ke ĝi emfazas la formorton de tutaj genroj. En la klasifiko de la vivantaj estaĵoj, la genroj troviĝas inter la rango de la specioj kaj tiu de la familioj. Ekzemple, la hundo estas specio, kiu apartenas la genro kanisoj, kiu mem apartenas al la familio kanisedoj.
« Mi opinias, ke unuafoje ni provas taksi la procenton de formorto al supera nivelo ol tiu de la specio », komentis Robert Cowie, biologiisto ĉe la Universitato de Havajo, kiu ne partoprenis la studaĵon. « Tio demonstras la perdon de tutaj branĉoj de la "arbo de vivo" », reprezentado de la vivo disvolvita de Charles Darwin. La studaĵo montras, ke « ni ne nur tajlas branĉetojn, sed ke ni uzas segmaŝinon por malembarasiĝi pri dikaj branĉoj », konfirmis Anthony Barnosky, emerita profesoro ĉe la Universitato de Kalifornio en Berkeley.
Sepdek tri genroj formortitaj
La esploristoj baziĝis interalie sur la listo de formortitaj specioj de la UICN. Ili koncentriĝis al la specioj de vertebruloj (eksklude de la fiŝoj), pri kiuj pli da datumoj estas disponeblaj. El ĉirkaŭ 5 400 genroj (kiuj enkalkulas 34 600 specioj) ili konkludis, ke 73 inter ili formortis dum tiuj lastaj 500 jaroj, plejparte el ili dum la du lastaj jarcentoj. Ĉe la unua loko estas la birdoj, sekvataj de la mamuloj, amfibioj kaj reptiloj.
Por kompreni, ĉu tiu ritmo estas pli alta ol normalo, la esploristoj poste komparis tiun rezulton al formorta procento taskita danke al la fosiliaj spuroj dum tre longa tempo. « Baziĝante sur la formorta procento de la lasta miliono da jaroj, ni atendis formorton de du genroj, sed ni perdis de ili 73 » eksplikis Gerardo Ceballos. Laŭ la studaĵo la formorto de tiuj 73 genroj devintus daŭri 18 000 jarojn, tute ne 500.
Tiuj taksadoj plu estas necertaj, multaj specioj ne estas eĉ konataj, kaj la fosiliaj registroj ne estas kompletaj. Sed laŭ la esploristo, ili verŝajne estas sub-taksitaj.
Homaj aktivecoj, ĉasado, ŝakrado
Kiaj estas la kaŭzoj de tiuj formortoj? La homaj aktivecoj, kiuj detruas loĝejojn pro kulturoj, infrastrukturoj kaj aliaj bezonoj, sed ankaŭ la troekspluatadoj (trofiŝkaptado, ĉasado, ŝakrado de bestoj…) La perdo de genro povas havi konsekvencojn al la funkciado de tuta ekosistemo.
Kun finfine, ebla « kolapso de la civilizo », argumentas Gerardo Ceballos.
Laŭ li nenia dubo, ja temas pri sesa amasa formorto. La demando scii, ĉu ĝi jam komenciĝis tamen restas obĵeto de debato, kvankam ĉiuj ekspertoj akordiĝas por aserti, ke la nuna ritmo de formorto estas alarma.
La lasta amasa formorto datiĝas de antaŭ 66 milionoj da jaroj, kiam spuro de asteroido kaŭzis malaperon de la dinosaŭroj.
18/12/2022
Biodiverseco: la Tero perdos inter 6% kaj 10% el siaj bestoj kaj plantoj de nun ĝis la fino de la jaro 2050, laŭ studaĵo
20/09/2020
Biodiverseco: neniu el la 20 «celoj de Ajĉi» estis atingita en daŭro de 10 jaroj