Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 septembre 2023 4 28 /09 /septembre /2023 20:24
IRAKLI GEDENIDZE

28/09/2023

De post dimanĉo 24a de septembro kaj la malfermo de Latŝina koridoro, pli ol 65 000 rifuĝintoj alvenis en Armenio. Il alvenas amase en la urbeto Goris, kie necesas loĝigi aŭ konduki ilin al aliaj lokoj. Tio estas loĝistika kaj humanitara kaprompa afero por la aŭtoritatoj kaj la surloka loĝantaro, kiu mobiliziĝas.

65 000 el ili nun rifuĝis en Armenio, laŭ novaj nombroj komunikitaj ĵaŭdon 28an de septembro fare de Erevano, post la milita operaco, kiu okazigis pli ol 400 mortintojn en ambaŭ kampoj. Tio reprezentas pli ol duonon el la loĝantoj de la regiono Karabaĥ.    

« Mi venis por helpi la homojn de Karabaĥ. Ni scias, ke ili malsatas, soifas kaj ni volas helpi ilin » eksplikas Hayk, kiu venas helpi la rifuĝintojn de Karabaĥ ĉiutage kun siaj amikoj. La personoj, kiuj fuĝas la enklavon senĉese alfluadas sur la ĉefa placo de la urbeto. Necesas nutradi, kuraĝigi kaj ankaŭ loĝigi ilin. Pri tio okupiĝas tiu juna komercistino: « Neniu loko plu estas disponebla en la urbo, kaj neniu libera ĉambro restas en la hoteloj aŭ ĉe la loĝantoj. Do nun, mi provas trovi lokojn en la ĉirkaŭaj vilaĝoj. »    

Edo, rifuĝinto sidas sur benko, pendantajn brakojn, fronte al sia malgranda valizo kaj kelkaj plastaj sakoj plenplenaj je aferoj. Kun faltoplena vizaĝo, konfuza rigardo, li rakontas sian fuĝon antaŭ la soldatoj: « Ili ĉirkaŭfermis la urbon, do ni foriris. Ni fuĝis por savi nian vivon kaj la vivon de niaj infanoj. » Kun sia edzino, sia filino kaj sia handikapita filo, Edo unue rifuĝis sur militbazo gardita de la rusia interpozicia forto: « Ni restis tie semajnon, ni nenion havis por manĝi. Ni vivtenis nin kiel eblas, kaj ni venis ĉi tien. »

De tempo al tempo, Edo kliniĝas al sia filo 26-jara, prenis lin en siaj brakoj por instali lin pli komforte en lia rulseĝo. « Mia edzino prizorgas nian registron ĉe la aŭtoritatoj, sed miaflanke, mi restu kun li. Mi helpas lin por tualeti kaj nutri lin. Mi ĉiam restu apud li », li eksplikas.      

Edo atendas la revenon de sia edzino. Li ne scias, ĉu li restos en Goris, aŭ ĉu ili foriros al alia urbo de Armenio. Por li kaj lia familio, la estonto tute ne certas. « Mi laboris 30 jarojn, mi konstruis domon, kaj mi ĉion perdis. Restas al mi nur kelkaj vestaĵoj kaj iom da mono: 200 000 dramoj, ne pli ol 500 eŭroj. Mi trovu laboron tre rapide », li finas.

 

La urbo Goris mobiliziĝas

De dimanĉo kaj la alveno de la unuaj rifuĝintoj, la tuta urbo Goris mobiliziĝas por helpi la rifuĝintojn de Karabaĥ, sed tie troviĝas ankaŭ Armenianoj de aliaj regionoj por helpi. Ekzemple, tiu taksiisto, ĵus alveninta de Erevan: « Mi sciis, ke helpo estas bezonata ĉi tie. La homoj volas foriri kaj iri aliloken. Mi enaŭtiĝis kaj mi ĵus alvenis. Ĉi tie, mi atendas por scii kiun familion mi kondukos al Erevano. Mi scias, ke tiuj homoj ĉion perdis, kaj gravas helpi ilin kiel mi povas. »

Kontaktita de la internacia servo de Radio Francio Internacia, Ani Ghulinyan, studentino en Erevano eksplikas, ke malgraŭ la solidareco de la Armenianoj, bonvoluloj mankas fronte al la alfluado de rifuĝintoj.                 

18/11/2020

Montara Karabaĥ: la fosfor-bomboj estas plago ankaŭ por medio kaj sano

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/11/montara-karabah-la-fosfor-bomboj-estas-plago-ankau-por-medio-kaj-sano.html

24/04/2021

Erevano: Muzeo de la genocido : Inaŭguro de ekspozicio nomita «sur la spuroj de la familioj de la postvivantoj de la armena genocido»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/04/erevano-muzeo-de-la-genocido-inauguro-de-ekspozicio-nomita-sur-la-spuroj-de-la-familioj-de-la-postvivantoj-de-la-armena-genocido.htm

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }