/image%2F0553642%2F20230820%2Fob_ba07ec_369467385-701616805341466-862920665137.jpg)
20/08/2023
En Sirio, manifestacioj multobliĝas en pluraj regionoj proteste kontraŭ la difektado de la vivkondiĉoj. La lando suferas senprecedencan ekonomian krizon, kiu metis pli ol 90% el la loĝantaro sub la sojlo de malriĉeco.
Malofta evento en Sirio, loĝantoj de la suda provinco Suŭajda, plimulte druza, sekvas ĉi-dimanĉe 20an de aŭgusto ĝeneralan strikon por protesti kontraŭ pligravigo de la ekonomia krizo kaj difektado de la vivkondiĉoj. Laŭ la Siria Observejo pri Homaj rajtoj, influaj klanoj en tiu regiono anoncis sian subtenon al la protestmovado.
Tagon antaŭ la striko, dekoj da personoj kolektiĝis sabaton sur la centra placo de la urbo Suŭajda, ĉefurbo de la eponima provinco, skandante malamikajn sloganojn al la registaro. La katastrofa kolapso de la aĉetpovo kaj la nekapablo de la aŭtoritatoj elpensi solvojn al la krizo estas origine de la popola agitado.
Sloganoj malamikaj al la prezidento
Tiu socia protestmovado kelkfoje havas politikan aspekton. Manifestacio okazis en la najbara provinco Daraa, kie homamaso kolektiĝis antaŭ la granda moskeo svingante flagojn de la siria ribelo, kaj postulante liberigon de la politikaj malliberuloj.
En la urbeto Zakijo apud Damasko, nekonatuloj kovris la murojn per sloganoj malamikaj al la siria prezidento Baŝar A-Asad. Sama sceno okazis en la provinco Dejr Alzoro, kie sekurecaj fortoj blokis urbeton serĉe de la aŭtoroj de la grafitioj, kiuj kritikis la potencon.
#Syrie #Sweida les manifestants scandent "Bashar dehors" https://t.co/njRyi26Pqk
— Firas Kontar (@fkontar78) August 20, 2023
/image%2F0553642%2F20230820%2Fob_bc7988_konflikto.jpg)
27/11/2013
Sirio : kemiaj armiloj, senjuĝaj ekzekutoj, torturoj ... pli ol 11.000 infanoj mortigitaj en la siria konflikto
Deka datreveno de la kemia masakro de la Ghuta fare de la reĝimo de Baŝar Al-ASad
La raporto ankaŭ mencias, ke « 128 infanoj estis listigitaj kiel mortigitaj per kemiaj armiloj en Guta la 21an de aŭgusto 2013 », en atako atribuita de la siria opozicio kaj de la okcidentaj landoj al la prezidento Asad.
/image%2F0553642%2F20230820%2Fob_d24a43_kronologio.jpg)
01/01/2017
1-a de januaro 2017: Rekviemo por Sirio (kronologio)
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/01/1-a-de-januaro-2017-rekviemo-por-sirio.html