/image%2F0553642%2F20230829%2Fob_970328_march.jpg)
29/08/2023
Miloj da personoj kolektiĝis pasintan semajnfinon antaŭ la Lincoln-Monumento de Vaŝingtono por memorfesti la marŝon de Martin Luther King en 1963 kaj ties faman paroladon. Memorfesto, aŭ prefere daŭro de la lukto, precizigis la organizantoj, kiuj timas malprogreson de la Nigrulaj rajtoj, interalie koncerne la policajn perfortojn.
Sesdek jarojn post la « revo » de Martin Luther King, Ĵoŝua promenas meze de la homamaso piede de la Lincoln-Monumento de Vaŝingtono, kun afiŝo, kiu reprezentas bildojn de Nigruloj mortigitaj de la polico.
Multaj el tiuj nomoj estas hodiaŭ famaj en Usono: George Floyd, Eric Gardner aŭ Michael Brown. Sed aliaj estas malpli konataj, kiel lia onklo ankaŭ mortigita de la polico. Laŭ Ĵoŝua, 44-jara, tiu polica perforto demonstras, ke la lukto de Martin Luther King tute ne estas finita:
« La lukto daŭras, kaj ŝajnas al mi, ke la sistemo ne multe ŝanĝiĝis. Ĉar, linĉita per ŝnuro aŭ mortigita fare de polica kuglo, en ambaŭ kazoj, ni mortas. »
La policaj perfortoj ĉi tie estas en ĉiuj mensoj. Iun tagon, ĉiu afrik-usona parenco havu tiun diskuton kun siaj gefiloj pri la polico.
Tio nomiĝas « The Talk » en la komunumo, eksplikas Gary, veninta de Nov-Jorko : « Jes, kiam mi estis knabo, mi havis la diskuton. La unua konsilo estis : « Ne moviĝu ! ». Ĉar okaze de moviĝo, vi estos mortinta. La policistoj pafas antaŭe, kaj demandas poste. Ni kreskas kun tio. Tion ni lernu al niaj junuloj. Ni povas esti mortigitaj sen kialoj, nur ĉar ni estas Nigruloj. »
Averaĝe, la usona polico mortigas po mil personojn jare. Tiu mortiga risko estas duoble pli alta por la Nigruloj.