/image%2F0553642%2F20230818%2Fob_a3b9ce_5bfd7cb4-08b9-4fcf-85e2-d8c962632388-w.jpg)
18/08/2023
La asocio Centro Saĥarov estis unu el la lastaj pilieroj pri defendo de Homaj rajtoj en Rusio. En januaro 2023, la Grupo Helsinki de Moskvo, plej maljuna NRO pri defendo de Homaj rajtoj en Rusio estis malfondita, poste en aprilo, la centro Sova.
Vendredon 1an de aŭgusto, la municipa tribunalo de Moskvo ordonis la malfondon de la Centro Saĥarov, unu el la lastaj pilieroj pri defendo de Homaj rajtoj en Rusio, meze de represio kontraŭ la kritikaj voĉoj de post la komenco de la milito en Ukrainio.
En komunikaĵo, la tribunalo asertis, ke la asocio, kiu adoptis la nomon de la soveta Nobelpremita pri Paco Andrej Saĥarov (1921-1989), kontraŭleĝe organizis en Rusio eventojn ekster sia geografia « aktiveca zono » priskribita en ĝiaj statusoj. La aŭtoritatoj antaŭnelonge utiligis tiun motivon almenaŭ trifoje por malfondi asocion, kies opinioj estas kritikaj.
En januaro, pro simila motivo, la sama tribunalo malfondis la Grupon Helsinko de Moskvo, la plej maljuna NRO pri defendo de Homaj rajtoj en Rusio, poste en aprilo la Centron Sova, kiu estas specialigita en studado pri rasismo kaj ksenofobio.
Pasintan printempon, la Centro Saĥarov estis trudita forlasi siajn historiajn buroojn en Moskvo.
Dum pli ol tridek jaroj, tiu emblema loko de la rusa civila socio akceptis centojn da debatoj, kulturajn eventojn, kaj enhavis muzeon pri la sovetaj krimoj. Ankaŭ tie, miloj da personoj solene kolektiĝis en 2015 antaŭ la ĉerko de la murdita opozicianto Boris Nemcov.
La Centro Saĥarov nomata « fremda agento » de post 2014
En aprilo, la rusia ministrejo pri Justico lanĉis « kontrolon » de la asocio de la Centro Saĥarov, akuzita esti « fremda agento », ofenda statuso. Tiu proceduro finiĝis per tiu malfondo.
La direktoro de la Centro Saĥarov, Serguej Lukaĉevskij, ekzilita en Germanio tiam certigis, ke okaze de malfondo, la NRO rekonstruiĝos en Rusio en formo de « kolektivo ».
#Moscow's #SakharovCenter and #human_rights_museum holds its last event after #Russian authorities decided to evict the organisation from its premises, after nearly 30 years in operation. pic.twitter.com/YXuOxjoDPu @AFP News
— Ashok Malik (@ashokmalik) April 21, 2023
/image%2F0553642%2F20230818%2Fob_cb36db_tuta-rusio.jpg)
27/02/2023
Floraj omaĝoj memore al la murdita opoziciulo Boris Nemcov estas rimarkeblaj en tuta Rusio
/image%2F0553642%2F20230818%2Fob_03a007_rajtoj.jpg)
25/01/2022
La rusia justico malfondas la Grupon Helsinki de Moskvo, la plej malnovan NeRegistaran Organizaĵon pri defendo de Homaj rajtoj
/image%2F0553642%2F20230818%2Fob_ba43a8_liberecoj.jpg)