/image%2F0553642%2F20230814%2Fob_e4e88c_israel-rassemblement-colonie-palestini.jpg)
14/08/2023
« Ni finu la silenton. Estas tempo agadi. » Jen la krio lanĉita de preskaŭ 1 500 universitatanoj, inter kiuj pli ol duono estas Israelanoj, kontraŭ la okupacio de la palestinaj teritorioj fare de Israelo. La aŭtoroj de tiu malferma letero adresita al la judaj institucioj de Norda Ameriko komparas la situacion, kiu regas en tiu regiono kun apartisma reĝimo.
La vorto « apartismo » kolerigas en Israelo. La subskribintoj de la malferma letero memorigas, ke la Palestinanoj estas senigitaj je preskaŭ ĉiuj fundamentaj rajtoj, inkluzive de la rajto al baloto kaj protesto.
De post la jarkomenciĝo, la israelaj fortoj mortigis pli ol 190 Palestinanojn en Cisjordanio kaj Gazao kaj detruis pli ol 590 domojn.
« La Palestinanoj havas neniun demokratian rajton »
« Klara rilato ekzistas inter la demokratia malkresko en Israelo kaj la okupacio de la palestinaj teritorioj, analizas Ŝira Klein, Israelanino, asocia profesorino pri Historio ĉe la universitato Chapman en Usono, iniciatintino de tiu peticio. Ni priskribas tiun okupacion kiel apartisman reĝimon. La judaj kolonianoj vivas en juĝa sistemo tute malsama ol tiu de la Palestinanoj. La Palestinanoj havas neniun demokratian rajton, ne havas rajton baloti por la Potenco, kiu kontrolas ilin, kaj estas submetitaj al senĉesa perforto.»
La aŭtoroj de la letero petas interalie limigon pri uzado de la usona milithelpo en la okupaciataj palestinaj teritorioj, kaj finon de tio, kion ili nomas nepuniteco de Israelo ene de la internaciaj organizaĵoj.
PETICIO: LA ELEFANTO EN LA ĈAMBRO
https://sites.google.com/view/israel-elephant-in-the-room/home
/image%2F0553642%2F20230814%2Fob_955d18_palestinanoj.jpg)
14/02/2023
Raportantoj de Unuiĝintaj Nacioj akuzas Israelon pri « hejmocido » kontraŭ la Palestinanoj
/image%2F0553642%2F20230814%2Fob_4db8fc_palestine-oslo-areas.png)
/image%2F0553642%2F20230814%2Fob_a3239b_persistas.jpg)
/image%2F0553642%2F20230814%2Fob_123d4c_pacon.jpg)