06/08/2023
Kiel ĉiujare la 6an de aŭgusto, Japanio memorfestas la katastrofon de Hiroŝimo. Ĉi-okaze la Ĉefministro denuncis la rusiajn minacojn uzadi nukleajn armilojn.
78 jarojn antaŭe, Usono ellasis nuklean bombon al la urbo Hiroŝimo, okazigante 140 000 mortintojn, antaŭ ol bombadi Nagasakon tri tagojn poste, okazigante siaflanke 74 000 mortintojn.
Ĉi-dimanĉe 6an de aŭgusto en Hiroŝimo, la kloŝo sonoris, kaj la momento de enpensiĝo komenciĝis memore al la viktimoj, mortigitaj, vunditaj aŭ surradiitaj. En la homamaso ĉeestis pluvivantoj, parencoj, proksimuloj, kaj altranguloj venintaj de 111 landoj, kio estas rekordo.
La minaco de Rusio
Pro la minacoj de Rusio uzadi nukleajn armilojn, la milito en Ukrainio estas regule elvokita en la paroladoj.
« La vojo fariĝas pli kaj pli malfacila pro la kreskantaj dividoj ene de la internacia komunumo pri la nuklea malarmado kaj la nuklea minaco de Rusio. Sed ĝuste pro tiu situacio, gravas redoni internacian elanon al la realigo de sennukleiĝa mondo », deklaris la japana Ĉefmnistro Fumio Kiŝida, kies familio venas de Hiroŝimo.
Des pli ke laŭ la guberniestro de Hiroŝimo, Hidehiko Yuzaki, pro la doktrino pri nuklea deadmono, la milito en Ukrainio daŭras.
« Mi ŝatus demandi la defendantojn de la nuklea deadmono: " Ĉu vi prenas sur vin la morton, nuntempe, de ukrainaj senkulpaj civiluloj ? "»
« Ukrainio ne estas invadita, ĉar ĝi forlasis siajn nukleajn armilojn. Rusio posedas nukleajn armilojn, kaj pro tio Ukrainio ne povas haltigi la invadon », asertis Hidehiko Yuzaki.
Duan sinsekvan fojon, Hiroŝimo invitis al la ceremonio nek Rusio nek Belorusio.
07/08/2021
Aŭgusto 1945 : « la civilizacio atingas sian lastan gradon de nehumaneco
Fronte al la terurigaj perspektivoj, kiuj malfermiĝas al la homaro, ni eĉ pli bone komprenas, ke la paco estas la sola batalo, kiu valoras esti kondukita. Tio ne estas preĝo sed ordono, kiu devas altiĝi de la popoloj al la registaroj, la ordono elekti definitive inter infero kaj saĝeco.
Albert Camus, la 8an de aŭgusto 1945