Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 août 2023 7 13 /08 /août /2023 13:54
ANDREAS SOLARO / AFP

13/08/2023

La «Ocean Viking», ŝipo frajtita de la NeRegistara organizaĵo SOS Mediteraneo sukuris pli ol 600 personojn en danĝero dum 15 savadoj okazintaj de pli ol 48 horoj sud-okcidente de la itala insulo Lampedusa, anoncis vendredon la humanitara NRO bazita en Marsejlo, sude de Francio.

« Jam 15 savadoj estis efektivigitaj de post pli ol 48 horoj kaj pli ol 623 personoj estis sukuritaj » fare de la skipoj de SOS Mediteraneo kaj de la Internacia federacio de la Ruĝa-Kruco kaj Ruĝa-Krescento surŝipe de la Ocean Viking, eksplikis vendredon la NRO en komunikaĵo.

« La savoperacoj plu daŭras en la zono de serĉado kaj savado inter Tunizio kaj Lampedusa », detaligis SOS Mediteraneo. La Ocean Viking ricevis ĵaŭdon « instrukcion de la kunordigada centro de la italaj sukuroj helpi pereantojn sud-okcidente de Lampeduso », precizigas la komunikaĵo.

Centra Mediteraneo estas la plej danĝera migradvojo en la mondo, laŭ La Internacia Organizaĵo por Migradoj (IOM). La UNa agentejo taksas, ke de la jarkomenco 2023, 1 848 migrantoj tie malaperis kompare kun 1 417 dum la tuta jaro 2022.

En junio, ŝippereo, prezentita kiel unu el la plej mortiga implikante migrantojn en Mediteraneo, okazigis almenaŭ 82 mortintojn, sed en Orienta Mediteraneo.

En julio, la Ocean Viking estis detenita dum 10 tagoj fare de la italaj aŭtoritatoj, kiuj riproĉis ĝin sekurecajn misfunkciojn, sed ĝi ricevis permeson renavigi la 21an de julio.   

14/06/2023

Grekio: dekoj da mortintoj en ŝippereo, « neimagebla tragedio »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/06/grekio-dekoj-da-mortintoj-en-sippereo-neimagebla-tragedio.html

15/07/2023

Ŝippereoj en Mediteraneo: laŭ Unuiĝintaj Nacioj, 289 infanoj mortis de post la komenciĝo de la jaro 2023

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/07/sippereoj-en-mediteraneo-lau-unuigintaj-nacioj-289-infanoj-mortis-de-post-la-komencigo-de-la-jaro-2023.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }