02/08/2023
Artikolo aperigita en la retejo « opendemocracy.net »:
La solidareco konsistigas montri onian vizaĝon kaj sciigi al la ministoj kaj ukrainaj sindikatistoj, ke ili ne estas solaj.
Mi ĵus revenis de mia sepa vojaĝo, transportante provizojn de Kimrio al Ukrainio por subteni la sindikaton de la ukrainaj ministoj, kies multaj membroj batalas kontraŭ la rusiaj fortoj.
Tiuj taĉmentoj bezonas ĉiutage militajn materialojn, medicinajn pakaĵojn, droneojn, kurentprovizon, kaj porciojn – kaj la kimraj politikaj partioj, entreprenoj, sindikatoj kaj individuoj urĝis por liveri ilin.
Mi estas la deputito de la Parlamento de Pontypridd, borde de la valo Rhondda, kore de la tradicia minregiono sude de Kimrio.
Respondeculoj de lokaj sindikatoj NUM kaj Bectu, Alun Davies (membro de la Parlamento de Blaenau Gwent, alia historia mina distrikto) kaj mi kondukis kamionetojn kaj materialon laŭ 2 000 mejloj tra Eŭropo, ĝis la mina urbo Pavlohrad oriente de Ukrainio.
La solidareco estas konsistigas montri onian vizaĝon kaj sciigi al la ministoj kaj la ukrainaj sindikatanoj, ke ne sole ili luktas kontraŭ la rusia faŝismo.
Pli ol 30 personoj estis vunditaj en Pavlohrad en majo, kiam atako de rusia misilo frapis la urbon. Tamen, kiam mi alvenis tie kelkajn semajnojn poste, stranga normaleco stariĝis en tiu urbo plimulte rusparolanta, okcidente de Donbaso.
Ok karbominoj plu funkcias, kun la subteno de 15 000 ministoj. La nombro de dungitoj pli proksimiĝis 20 000 antaŭ la rusia invado, sed 5 000 ministoj batalas nun frontlinie. 260 el ili mortis ĝis nun, sed ili estas konvinkitaj pri sia sukceso.
Ni liveris la kamioneton Isuzu al sub-komandanto de bataliono rekte veninte de la fronto de Baĥmut, kie la ukrainaj fortoj antaŭeniras – malrapide kaj pene -, li tuj rekondukis la veturilon al la fronto, kie li estos utiligita por liveri la provizojn kaj subteni la vunditojn. Li ankaŭ estas karboministo, devenas de Baĥmut, kiel plejparte el siaj kamaradoj.
La subteno kreskas, dum la britaj sindikatoj agnoskas la kontraŭ-laboristan kaj faŝisman karakteron de la reĝimo de Putin
La subteno al tia solidareco kreskis inter la britaj sindikatanoj. Provoj okazis fare de la stalinisma kaduka maldekstro kaj aliaj grupoj laŭdirite maldekstraj, por subfosi tian subtenon – sed ili estas pli kaj pli izolitaj kaj malplimultaj.
La solidareca kampanjo kun Ukrainio ludis decidigan rolon en la kunlaborado kun la sindikatoj de Unuiĝinta Reĝlando, por disvolvi pli stretajn ligilojn kaj provizi rektan subtenon al siaj fratoj kaj fratinoj en la ukrainaj sindikatoj.
La subteno kreskis, dum la britaj sindikatoj agnoskas la kontraŭ-laboristan kaj faŝisman karakteron de la reĝimo de Putin. La nacia sindikato de la ministoj (NUM) daŭrigas siajn 30 jarojn da politikaj kaj sociaj ligiloj kun la ukraina sindikato de ministoj kaj ties gvidantoj en Pavlohrad. Efektive, la NUM intervenis pasintjare, komence de la grandskala invado fare de Rusio.
Ankaŭ la sindikato GMB sin deklaris favora al la ukrainaj sindikatoj kaj donacis monon. La PCS, sindikato de la funkciuloj, planas sendi delegacion al Ukrainio. Mick Whelan, ĝenerala sekretario de la sindikato de la trajnkondukistoj ASLEF renkontis sindikatojn kaj grupojn pri defendo de Homaj rajtoj en Kijivo 48 horojn antaŭ la invado. Kaj nun la UCU (University and College Union), la CWU (Communication Workers Union) kaj diversaj branĉoj de la sindikatoj de la publikaj servoj Unison kaj Unite estas ĉiuj implikitaj.
Tamen, la Kongreso de la sindikatoj (TUC) malrapidas, laŭ mia opinio, en la kunordigado de la solidareco en la brita laborista movado. Tio eble spegulas la proprajn internajn dividojn, inkluzive de la apologiistoj de Putin.
Tiuj ĉi promociis la propagandon de la Kremlo, laŭ kio la milito estas por tiel diri jen la kulpo de NATO, jen « interna civila milito » inter la ukrainparolantoj kaj rusparolantoj en Ukrainio. Ambaŭ rakontoj, eĉ inter kelkaj el iliaj promociintoj, estas pli kaj pli konsiderataj kiel nenio pli ol absurda propagando.
Ja la ukrainaj laboristoj kaj sindikatoj, flanke de la armitaj fortoj de la lando, ebligos al Ukrainio gajni. – kaj pri tio ili certas.
La laboristoj de la fervojoj, de la malsanulejoj, de la komunikiloj kaj de la publikaj servoj garantias la funkciadon de la lando.
La elektristoj kaj la laboristoj de la energia sektoro pluigas la funkciadon de transporto kaj elektraj centraloj.
La ministoj daŭrigas la funkciadon de la elektraj karbo-centraloj.
En Zaporiĵio, la laboristoj de la atomenergio faras sian eblon por garantii la sekurecon de la plej granda elektro-centralo de Eŭropo, malgraŭ la okupacio kaj la mistraktadoj suferigitaj de la rusiaj fortoj.
Estas tempo por la britaj sindikatoj kaj la TUC iri al Ukrainio, renkonti siajn fratojn kaj fratinojn, alporti sian rektan subtenon kaj esprimi sian internacian solidarecon.
Mick Antoniw
09/07/2023
« Nia vivo estas batalo »: de 500 tagoj, Radio-Ukrainio raportas « 24-horojn tage » pri la evoluado de la milito