/image%2F0553642%2F20230810%2Fob_9d33c0_oil-pipeline.jpg)
10/08/2023
La kanada Ŝtato denove financas kontestitan plivastigon de naftodukto. Tiu financo ekvivalentas al du miliardoj da usonaj dolaroj, en formo de prunto, por la naftodukto Trans Mountain, kiu transportas nafton ĝis la granda haveno de Vankuvero, okcidente. Tiu projekto, kies kosto eksplodis kompare kun la originaj prognozoj, estas kontestita de la organizaĵoj pri defendo de la medio.
Nur ĉi-jare, la kanadaj aŭtoritatoj trifoje malblokis pruntojn por financi la Trans Mountain. Tiu naftodukto iras de la provinco Alberto ĝis petrol-terminalo de Vankuvero sur la Pacifika marbordo.
Ĝi trapasas mirindajn pejzaĝojn, en la Kanada Rokmontaro, kie situas pluraj naturaj parkoj kaj teroj, kiuj apartenas al indiĝenoj, la Unuaj nacioj.
La naftodukto ekzistas de la 1950aj jaroj, sed laŭ la petrolaj industriistoj, ĝi fariĝis tro malgranda. En 2018, la registaro de Justin Trudeau do naciigis ĝin por financi plivastigon de la projekto, nome de la « nacia intereso ».
La celo estas triobligi la enhavon de la naftodukto por eksporti petrolon devenintan de bitumaj miksaĵoj, ekstreme poluantaj.
La kosto de la plivastigo kvarobliĝis kompare kun la originaj taksoj. Ĝi nun atingas pli ol 30 miliardojn da kanadaj dolaroj pro la inflacio, sed ankaŭ pro la inundoj, kiuj damaĝis parton de la linio.
Rezultato: la investo ŝajne ne estos profitdona kaj la kanada Ŝtato riskas vendi la naftodukton malprofite.
Siaflanke la defendantoj de la medio opinias, ke tiu mono pli bone estintus investita en la energian transiron. Tiu giganta naftodukto ŝajne ekfunkcios komence de la venonta jaro, en 2024.
/image%2F0553642%2F20230810%2Fob_17ea7e_transmountain-1.jpg)
/image%2F0553642%2F20230810%2Fob_f2bbf1_gasodukto.jpg)