30/08/2023
De pli ol du jaroj, pli ol 1 300 tomboj de infanoj estis retrovitaj proksime de eks-internulejoj. La indiĝenaj infanoj estis tie kolektitaj por « mortigi la Indianon en la koro de la infano ».
La indiĝena komunumo First nation English River, okcidente de Kanado, anoncis mardon 29an de aŭgusto, ke ĝi malkovris centojn da anonimaj tomboj de infanoj.
« Kion ni malkovris estas korŝira kaj neeltenebla: ĝis nun, 93 eblaj anonimaj tomboj estis malkovritaj, 79 infanoj kaj 14 beboj », precizigis mardon Jenny Wolverine, ĉefino de la komunumo, dum gazetkunveno. Kaj « tio ne estas definitiva nombro, ŝi aldonis sugestante, ke tiu nombro povus esti pli alta. La tomboj estis malkovritaj proksime de religia eks-internulejo por indiĝenoj ».
La serĉoj estis efektivigitaj per georadaroj proksime de la areo de la indiĝena internulejo Beauval Indian, en la provinco Saskaĉevano.
Laŭ la Universitato de Regina, la konstruaĵoj de la lernejo estis detruitaj de eks-internulanoj, kiam ĝi fermis en 1995. De iom pli ol du jaroj, pli ol 1 300 tomboj de infanoj estis retrovitaj proksime de tiuj institucioj, kie indiĝenaj infanoj estis trudite kolektitaj, kaŭzante ŝokan ondon en la lando kaj nacian ekkonciiĝon pri la terura kolonia estinteco.
Inter la fino de la 20a jarcento kaj meze de la 1990a jaroj, ĉirkaŭ 150 000 indiĝenaj infanoj estis trudite kolektitaj en 139 internulejoj en la tuta lando, kie ili estis apartigitaj de siaj familio, lingvo kaj kulturo.
Tiu malĝoja periodo de la kanada historio estis malkaŝita post la malkovro printempe 2021 de la unuaj infanaj tomboj. Administrata de la katolika Eklezio, tiuj institucioj havis kiel celon « mortigi la Indianon en la koro de la infano », laŭ dokumento-filmo dediĉita al tiu temo. En Julio 2022, la papo Francisko faris historian viziton al Kanado por prezenti siajn ekskuzojn, post lia pardonpeto kelkajn monatojn antaŭe al indiĝena delegacio, kiu vizitis Vatikanon. Otavo siaflanke prezentis oficialajn ekskuzojn en 2008.
« Ni petas de Kanado kaj Saskaĉevano, ke ili agnosku siajn kulpojn », insistis Jenny Wolverine aldonante, ke la registaroj « agnosku la kulturan genocidon kaj la malhumanigon de la indiĝenaj popoloj ».
Ŝi admonis ilin « transformi la vortojn en agojn », bedaŭrante, ke ŝi tro multfoje aŭdis ekskuzojn. En 2015, nacia enketkomisiono kvalifikis tiun sistemon de indiĝenaj internulejoj « kultura genocido ».
/image%2F0553642%2F20230830%2Fob_5eb38b_saskatchewan-location-map.jpg)
/image%2F0553642%2F20230830%2Fob_41e5a3_marieval.jpg)