Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 août 2023 5 18 /08 /août /2023 09:37

18/18/2023

En raporto ĵus publikigita merkredon 16an de aŭgusto, Human Rights Watch (HRW) listigas la agresojn kontraŭ la nigrula komunumo en la ĉinaj retoj. La organizaĵo pri Homaj rajtoj petas de la ĉinaj aŭtoritatoj, ke ili urĝe luktu kontraŭ malamo en Intereto.

La ĉina registaro montriĝeme kondamnas la rasismon kaj laŭdas la ĉina-afrika solidareco, sed la ĉina cenzuro spertas timemon, kiam temas pri nuligo de la diskriminaciaj kaj kontraŭ-Nigrulaj enhavoj en la sociaj retoj. Jen kion esprimas tiu raporto de la usona organizaĵo pri Homaj rajtoj, kiu emfazas, ke « rasismo oftiĝis tiujn lastajn jarojn ĉe kelkaj ĉinaj retanoj, en Ĉinio mem kaj ekstere de Ĉinio. »

Kelkaj terminoj regule estas publikigitaj en la retejo Sina Weibo kiel « invadi », « ataki », « enporti » aŭ « genuiĝi » kaj « leki » por kondamni tiujn, kiuj favoras la alvenon de afrikaj nacianoj en Ĉinio. Ekzemple studentoj, kiuj ricevas stipendion de la ĉina registaro.

 

Antaŭgardo de la « ĉina sango »

Tiuj rasistaj retanoj, kiuj sin deklaras naciistoj, insistas pri la antaŭgardo de la ĉina kulturo kaj de la « ĉina sango », kaj la protekto de la ĉinaj virinoj, kiuj estus rekte minacitaj de tiu laŭdira invado.

La raporto ankaŭ emfazas komercajn videojn, kiuj temas pri la « bona sovaĝulo » denuncita de la enketo de la BBC interalie en Malavo (Video).  

La Ĉina registaro ofte kondamnas la retan rasismon kiam ĝi estigas perfortajn reagojn en Afriko. Sed lukti kontraŭ tiu diskriminacio 2.0 postulas pli konkretajn agojn, opinias Human Rights Watch, per ekzemple promociaj kampanjoj pri tolero ĉe la loĝantaro. Laŭ la NRO, la platformoj de la ĉinaj sociaj medioj ankaŭ respektu siajn proprajn direktivojn, kiuj malpermesas la rasismajn enhavojn.

https://www.rfi.fr/fr/asie-pacifique/20230817-chine-human-rights-watch-pointe-le-racisme-en-ligne-subi-par-la-communaut%C3%A9-noire

https://www.youtube.com/watch?v=I0DJlSqlmEw&t=3s

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }