Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

31 août 2023 4 31 /08 /août /2023 15:38
MARTIN BERNETTI / AFP

31/08/2023

Bildo: NE AL NEPUNITECO 

Ĉirkaŭ 40 000 personoj estis torturitaj kaj 3 200 murditaj aŭ plu estas deklaritaj malaperintoj dum la sangoplena diktaturo de Augusto Pinochet (1973-1990).

Unuafoje la ĉilia Ŝtato respondecos pri la serĉado, provante retrovi pli ol mil personojn malaperintajn dum la diktaturo de Augusto Pinochet (1973-1990), anoncis la prezidento Gabriel Boric merkredon 30an de aŭgusto, kelkajn tagojn antaŭ la 50-a datreveno de la milita puĉo.

Dum jardekoj, tiuj serĉadoj preskaŭ ekskluzive estis tasko de la familioj, kaj nur 307 kadavroj estis retrovitaj. La sorto de la 1 162 aliaj plu estas nekonata. « La justico tro malfruiĝis », deklaris la prezidento, lanĉante la Nacian planon por serĉado de vero kaj justico, unua oficiala tia iniciativo.

« La sola maniero konstrui estonton pli liberan kaj pli respektan de la vivo kaj de la homa digneco estas koni la tutan veron », li aldonis dum ceremonio organizita ekstere de la prezidenta palaco, al kio ne ĉeestis la dekstraj opoziciaj fortoj.

 

3 200 personoj estis murditaj aŭ malaperis

Financita de la Ŝtato, tiu plano celas rekonstrui la trajektorion de la viktimoj post ilia enkarcerigo kaj malaperigo. Plejparte el la malaperintoj estis laboristoj aŭ kamparanoj averaĝe tridekjaraj.   

« Neniu alia registaro havis la politikan volon necesan, tiel ke tiu elprovo ne koncernu nur la familianojn, sed la tutan socion kaj la Ŝtaton, kiu malaperigis niajn proksimulojn », reagis Gaby Rivera, prezidentino de la "Asocio de parencoj de malliberuloj" dum la ceremonio.

La 11an de septembro 1973, Augusto Pinochet organizis kun la subteno de la CIA militan puĉon en Ĉilio kontraŭ la socialista prezidento Salvador Allende, demokratie elektita tri jarojn antaŭe, kaj trudis ĝis 1990, militan diktaturon markitan per sangoplena represio. Ĉirkaŭ 40 000 personoj estis torturitaj kaj 3 200 murditaj aŭ plu estas deklaritaj malaperintoj.

17/05/2021

Ĉilio balotas favore al la sendependaj partioj por reverki la Konstitucion hereditan de Pinochet

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/05/cilio-balotas-favore-al-la-sendependaj-partioj-por-reverki-la-konstitucion-hereditan-de-pinochet.html

10/11/2018

Ĉilio: 11 kondamnoj pro ekster-juĝaj ekzekutoj dum la diktaturo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/11/cilio-11-kondamnoj-pro-ekster-jugaj-ekzekutoj-dum-la-diktaturo.html

04/10/2013

Ĉilio:  korŝira omaĝo de mil gitaristoj al Victor Jara

http://neniammilitointerni.over-blog.com/%C4%88ilio-kor%C5%9Dira-oma%C4%9Do-de-mil-gitaristoj-al-victor-jara

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }