Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 août 2023 4 03 /08 /août /2023 21:19
MAHMUD TURKIA/AFP

03/08/2023

« Post kono de la nuna situacio, ni ne plu deziras fari la spektaklon ». Per tiuj vortoj en la sociaj retoj, la repistoj Big Flo kaj Oli anoncis nuligon de siaj koncertoj antaŭviditaj merkredon 2an de aŭgusto en la tunizia urbo.

Antaŭ kelkaj tagoj, la konga rapisto Gims, kiu estis la stelulo de festivalo en Tunizio, decidis nuligi sian prezentadon.

« Infanoj, virinoj, viroj, elpelitaj de Tunizio al Libio vivas en nehumanaj kondiĉoj. Mi ne povas konfirmi mian alvenon » fronte al tiu « ekstrema netolerebla angorego », li eksplikis, akompanante siajn mesaĝojn de fotoj, kiuj cirkulas en la sociaj retoj, dividitaj de la libiaj limgardistoj, kiuj akceptis tiujn migrantojn perditajn meze de dezerto, tute soifantajn kaj bruligitajn de la suno.

 

Mortintaj pro lacego

Post la morto de Tuniziano komence de julio, sekve de alfontiĝoj inter migrantoj kaj loĝantoj en la urbo sfakso, la tuniziaj aŭtoritatoj decidis elpeli centojn da Afrikanoj. Laŭ la NeRegistara Organizaĵo Human rights watch, almenaŭ 1 200 estis arestitaj, kondukitaj ĝis la landlimo, kie ili estis forlasitaj, kun ordono paŝadi ĝis Libio, sub terura suno kaj kun tre malmule da manĝaĵoj.

La atestoj kolektitaj ĉe la sub-saharaj migrantoj estas nerefuteblaj kontraŭ la tuniziaj sekurecaj fortoj. 17 jam mortis pro lacego.

 

Silento de la tunizaj aŭtoritatoj

Unuiĝintaj Nacioj denuncis tiujn elpeladojn, alvokis al respekto de Homaj rajtoj kaj digneco kaj postulis urĝajn solvojn. La tunizia Ruĝa Krescento gastigis pli ol 600 migrantojn en improvizaj kampadejoj instalitaj en la interzono de ambaŭ landoj, sed centoj da aliaj plu vagas en la dezerto.  Tunizio estas akuzata, sed ankaŭ Libio, ĉar ĝi rifuzas ilian reinstaladon sur sia teritorio.

Estas tro malfrue por scii, ĉu la decido de Big Flo & Oli kaj Gims nuligi sian koncerton en Tunizio havos efikon. Ĝis nun, la tuniziaj aŭtoritatoj neas ĉian mistraktadon kaj la tunizia kultura medio ne mobiliziĝas pri la sorto de tiuj migrantoj, meze de plena turisma periodo. Tiuj nuligoj povus kaŭzi aliajn kaj estigi ekkonsciiĝon en Tunizio.

Ankaŭ eble aliloke, ĉar la fina celloko de tiuj migrantoj plu estas Eŭropo, kiu fermis siajn pordojn kaj transmetis la problemon al la Magrebaj landoj.

13/12/2022

Human Rights Watch akuzas Frontex, ke ĝi estas « komplico » de la « sistemaj ekscesoj » plenumintaj de Libio kontraŭ la migrantoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/12/human-rights-watch-akuzas-frontex-ke-gi-estas-komplico-de-la-sistemaj-ekscesoj-plenumintaj-de-libio-kontrau-la-migrantoj.html

12/12/2017

Migrantoj en Libio: Internacia Amnestio akuzas la eŭropajn registarojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/12/migrantoj-en-libio-internacia-amnestio-akuzas-la-europajn-registarojn.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }