Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 août 2023 2 22 /08 /août /2023 21:40
AFP

22/08/2023

Kito kontraŭis la baloton de la loĝantaro pri tiu grava demando por la lando, kiu tre dependas de la petrola ekspluatado.

La decido estas priskribita kiel « historia venko » fare de la defendantoj de Amazonio. Plimulte da Ekvadoranoj voĉdonis dimanĉon 20an de aŭgusto favore al haltigo de petrola produktado en la emblema naftokampo de la amazonia rezervejo de Jasunio, oriente de Ekvadoro.  Dum referendumo, organizita paralele al anticipaj ĝeneralaj balotoj , la voĉdonintoj jesis ĝis 59% favore al haltigo de la produktado de la « bloko 43 », laŭ la rezultoj publikigitaj lundon matene, kiu koncernas 93% el la validaj voĉdoniloj.

Postulata de ekologiista grupo de pli ol dek jaroj, tiu nacia baloto estis fine permesita en majo fare de la plej alta jurisdikcio de la lando. Ĝi decidu pri la estonto de la bloko Iŝpingo, Tambokoĉa kaj Tiputini (ITT), konata sub la nomo « bloko 43 », el kio estas ekstraktitaj 12% el la 466 000 barel/tagaj produktado en Ekvadoro. La registaro, kiu kontraŭis tiun baloton pri demando grava por la lando, taksis la monperdojn ĝis 16,47 miliardoj da dolaroj en daŭro de 20 jaroj okaze de ĝia fermado.

 

Pli ol miliono da hektaroj da humida kaj praa arbaro

Unika rezervejo de biodiverseco, Jasunio vastiĝas laŭ preskaŭ miliono da hektaroj da humida kaj praa arbaro. Ĝi estas ankaŭ indiĝena tero: historia teritorio de la Huaoranioj, ĝi ankaŭ estas vivloko de la kiĉuaoj, Tagaerioj, Taromenanoj kaj la Dugakaerioj. Tiuj lastaj komunumoj vivas en memvola izoliteco en Ekvadoro, kaj fuĝas la modernan civilizon.

La publika entrepreno Petroecuador estis ĝis nun permesita interveni en ĉirkaŭ 300 hektaroj de Jasunio. Ĝi asertas, ke ĝi utiligis de ĝi apenaŭ 80 hektarojn.  

La media grupo Yasunidos, iniciatinto de la referendumo, ĝojis pri tiu decido. « Tiu baloto, naskita de la civitanoj esprimas la plej grandan nacian interkonsenton en Ekvadoro. Unuafoje lando decidas defendi la vivon kaj lasi la nafton en la grundo. « Ekvadoro fariĝas la unua lando en la mondo, kiu haltigas la petrolajn boradojn danke al la rekta klimata demokratio », celebris kolektivo de NeRegistaraj Organizaĵoj, inter kiu Amazon Frontlines, Yasunidos kaj Alianza Ceibo.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }