27/07/2023
En Unuiĝinta Reĝlando, la nombro de supozataj viktimoj de moderna sklaveco neniam estis tiel alta. Ili atingis pli ol 6 500 pasintjare, laŭ la pridediĉita telefonlinio. Tiu nombro pli ol duobliĝis en daŭro de jaro.
Sektoro, ĝis nun juĝata malgrava, estas hodiaŭ aparte koncernata: la sektoro de la domlaboristaro. Ĝi eĉ fariĝis la prioritato de la aŭtoritatoj.
Inter januaro kaj marto, la organizaĵo Unseen, kiu prizorgas la telefonlinion dediĉitan al la helpo al la viktimoj, registris 109 potencialajn viktimojn, kiuj laboras en la sektoro. Tio reprezentas la saman nombron ol la tuta jaro 2021.
La sektoro de la domhelpaj servoj, « care » en la angla aŭ zorgo, grupigas laborpostenojn, kiel agentojn pri malpurigo, domhelpantojn aŭ manĝpreparantojn, por la aĝaj personoj ekzemple.
La viktimoj ofte estas eksterlandanoj, rekrutigitaj de agentejoj, kiuj promesas al ili decajn salajrojn kaj avantaĝojn, kiel laborveturilon.
Ili fakte laboras po 15, 16, 17 horojn tage, sen liberaj semajnfinoj, kontraŭ salajro kvinoble malsupera al la minimuma salajro, suferas minacon de resendo al sia lando, okaze de polica alarmo.
Konsekvenco de la Briteliro
La Briteliro ja eksplikas tiun subitan altiĝon de la moderna sklaveco en la domhelpaj servoj. Post la eliro de Eŭropa Unio, Unuiĝinta Reĝlando komencis manki de laboristaro en la soci-kuraca kaj domhelpa sektoroj.
Ĝis 2020, multaj Eŭropanoj venis por labori en tiuj sektoroj. Tiam, la registaro malrigidigis la regulojn, tiel ke dungitoj el la mondcetero povu veni por labori en la sektoro. La nombro de vizoj triobliĝis inter marto 2022 kaj marto 2023.
Tiu nova kohorto de dungitoj ofte estas izolitaj personoj kaj pli ekonomie vundeblaj ol siaj precedencoj. Do pli facile manipuleblaj fare de la homŝakristoj.
La nombro de kazoj do altiĝas, sed la organizaĵo Unseen substrekas, ke la denuncoj altiĝas. Pro la atentigo efektivigita tiujn lastajn jarojn, pli da viktimoj kaj pli da atestantoj estas supozataj alarmi.
Striktigo de la migrad-politiko
La asocio pri defendo de la viktimoj estas pesimismaj. Skipo de enketistoj dediĉitaj al la aferoj de moderna sklaveco ja ekzistas, sed malpli ol 2% el tiuj enketoj akiras persekutojn (eĉ ne kondamnojn !), ĉar la kulpintoj estas malfacile lokalizitaj.
Kaj la fakto, ke la sektoro pri domhelpo sin turnas al agentejoj, kaj do multobligas la perantojn, eĉ pli malfortigas la spurebligon.
Krome, Unseen substrekas la danĝerojn de la leĝo pri la kontraŭleĝa migrado, kiu estis ĵus adoptita de la Parlamento.
Tiu leĝo estas supozata ebligi redukton de la nombro de kaŝaj alvenoj sur la britaj marbordoj, sed laŭ la asocioj, la teksto fakte provizas pli da premrimedoj al la trapasigistoj.
Efektive, la viktimoj de moderna sklaveco povus esti elpelitaj eĉ antaŭ ol ilia statuso estu agnoskita.
/image%2F0553642%2F20230727%2Fob_086518_cdn-image.gif)