12/07/2023
En raporto publikigita lundon 10an de julio, la NeRegistara Organizaĵo petas haltigon de tiu projekto. Pli ol 100 000 personoj estos fine delokitaj.
EACOP malriĉigos « milojn da personoj » kaj kontribuos « al la tutmonda klimata krizo ». Lundon 10an de julio, Human Rights Watch (HRW) alarmas pri tiu projekto kondukata de Total Energies nord-okcidente de Ugando. La franca petrolgiganto planas konstruadon de la plej longa varmiga naftodukto en la mondo, kiu interrilatigos la lagon Albert al la Hinda oceano. Pasintjare, 10 miliardoj da eŭroj estis ofertitaj de la grupo.
Anoncita por la jaro 2025, « la projekto ne estu ĝisfine kondukita », gurdas HRW. La raporto de la NRO pri defendo de Homaj rajtoj baziĝas sur pli ol 90 intervjuoj, plenumintaj interalie ĉe 75 delokitaj familioj. Esploristo citita en la dokumento asertas, ke tiuj familioj « ricevis de Total Energies nesufiĉan monkompenson ». La franca petrolgrupo neas, juĝante justa sian monkompenson pagitan al la agrikulturistoj.
HRW ankaŭ opinias, ke tiu projekto delokos fine pli ol 100 000 personojn. Krome, EACOP « kaŭzis nutraĵan riskon kaj ŝuldiĝon de la familioj, kontribuis al la senlernejigo de infanoj kaj havis detruan efikon al la medio », juĝas la NRO.
Alia motivo tamen estas tamen elvokita en la juĝa proceduro, lanĉita fine de junio, kontraŭ Total Energies. La franca grupo denove estas persekutita ĉe Tribunalo fare de Ugandanoj kaj asocioj pro « malobservo de Homaj rajtoj », kelkajn monatojn post unua justica agado, juĝita neallasebla.
29/11/2022
Ugando: kore de la kontestita giganta petrolprojekto de Total
08/07/2023
« La klimata ŝanĝiĝo estas eksterkontrolo », alarmas Unuiĝintaj Nacioj