Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 juillet 2023 1 10 /07 /juillet /2023 14:07
HOUSSEM ZOUARI / AFP

10/07/2023

Bildo: Ekzilitoj originaj de sub-sahara Afriko manifestacias por denunci siajn vivkondiĉojn en la urbo Sfakso (Tunizio) la 7an de julio 2023.

Centoj da migrantoj originaj de sub-sahara Afriko troviĝas en tre malfacila situacio en tiu dezerta zono sude de Tunizio. Ili estis forpelitaj tiujn lastajn tagojn el la urbo Sfakso.

Vendredon 7an de julio, la NeRegistara Organizaĵo pri Homaj rajtoj Human Rights Watch (en la angla) admonas Tunizion, ke ĝi metu finon al la elpeladoj de afrikaj migrantoj al dezerta zono, situanta apud la libia landlimo. Centoj da migrantoj originaj de sub-sahara Afriko troviĝas en tre malfacila situacio en tiu dezerta zono sude de Tunizio. Ili estis forpelitaj tiujn lastajn tagojn el la urbo Sfakso sur fono de viglaj streĉoj kun la surloka loĝantaro.

Lavango de perforto subpremis mardon kaj merkredon tiujn migrantojn, post kiam iu el ili mortigis loĝanton dum interbatiĝo.

« La tuniziaj sekurecaj fortoj kolektive forpelis plurajn centojn da migrantoj kaj nigraj afrikaj azilpetantoj, inter kiuj infanoj kaj gravedaj virinoj, de post la 2a de julio 2023 al interlanda zono malproksima kaj militizita ĉe la landlimo inter Tunizio kaj Libio », deklaris HRW en komunikaĵo.

La organizaĵo alvokas la tunizian registaron, ke « ĝi urĝe permesu humanitaran aliron » al tiuj viroj kaj virinoj, kiuj disponas pri « malmulte da nutraĵoj kaj neniu medicina helpo ». Laŭ migrantoj pridemanditaj de la NRO, « pluraj personoj mortis aŭ estis mortigitaj en la landlima zono inter la 2a kaj 5a de julio – inter kiuj kelkaj ŝajne estis mortigitaj aŭ frapitaj de la tunizia armeo aŭ la nacia gvardio ». Human Rights Watch precizigas tamen, ke ĝi ne kapablas konfirmi tiujn asertojn.          

19/02/2023

En Tunizio, Organizaĵoj denuncas « malaman etoson» kontraŭ la afrikaj migrantoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/02/en-tunizio-neregistaraj-organizajoj-denuncas-malaman-etoson-kontrau-la-afrikaj-migrantoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }