Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 juillet 2023 7 30 /07 /juillet /2023 19:45
https://twitter.com/RefugeesinLibya

30/07/2023

Bildo: Ili nomiĝis « Fati » kaj « Marie »: la senvivaj korpoj fotitaj en la libia dezerto estis identigitaj.

Dek kvin korpoj de sub-saharaj migrantoj estis trovitaj sen vivo fare de la libiaj limgardistoj. La tuniziaj aŭtoritatoj elpelis centojn da migrantoj al dezerta zono ĉe la libia landlimo komence de julio.

Laŭ la NeRegistara Organizaĵo Human Rights Watch, ĉirkaŭ 1 200 personoj estis resenditaj al la landlimo kun Libio kaj Alĝerio. De tiam, la tunizia Ruĝa Crescento sukuris plurajn dekojn da ili. Aliaj ne havis tiun bonŝancon, kaj plu estas blokitaj en la dezerta zono Ras Jdeir.

De tri semajnoj, ili estas forlasitaj en tiu dezerto ekstreme sovaĝa fare de la tuniziaj aŭtoritatoj. Ili estas ĉirkaŭ 140 kaj starigis improvizitan tendumejon, 30 metrojn for de la limposteno Ras Jdeir, libioflanke.           

Tiuj migrantoj disponas nek trinkeblan akvon, nek manĝaĵon, krom malmulte da helpo, kiu iom post iom alvenas pere de la libia Ruĝa Krescento. Ili provas elteni la varmon tage kaj la malvarmon nokte.

La libiaj limgardistoj menciis, ke ekzistas du aliaj grupoj da migrantoj, po cent personoj, konsistigitaj el virinoj kaj infanoj. Ili plu havas nek telefonon nek monon kaj ŝajne estas blokitaj.

« La libianoj ne permesas al ni eniri en ilian teritorion, kaj la Tunizianoj malhelpas nin reveni », bedaŭras atestanto, kiu petas helpon.           

Dum la dek lastaj tagoj, la libiaj limgardistoj provizis ŝirmejon al pluraj dekoj da ili, kiuj estis vagantaj en la dezerto Al-Hasa.

Merkredon 26an de julio, la NRO Kuracistoj Tutmondaj alvokis la tuniziajn aŭtoritatojn, ke ĝi faciligu la aliron de la organizaĵoj de la civila socio al tiu regiono, sensukcese ĝis nun.  

10/07/2023

Tunizio: Human Rights Watch alarmas pri la elpeladoj de migrantoj al dezerto proksime de la libia landlimo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/07/tunizio-human-rights-watch-alarmas-pri-la-elpeladoj-de-migrantoj-al-dezerto-proksime-de-la-libia-landlimo.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }