15/07/2023
Tiu nombro duobliĝis kompare kun la ses unuaj monatoj de 2022.
Ĉirkaŭ 289 infanoj mortis dum la ses unuaj monatoj de la jaro 2023, provante trapasi Mediteraneon por atingi Eŭropon, anoncis la Infan-Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj (UNICEF) vendredon 14an de julio. Tiu nombro duobliĝis kompare kun la ses unuaj monatoj de 2022.
« Ni taksas, ke dum la ses unuaj monatoj de ĉi tiu jaro, 11 600 infanoj efektivigis trapason. Tio reprezentas ankaŭ duoble pli ol dum la sama periodo de 2022 », deklaris Verena Knaus, la respondeculino taskita pri migradoj kaj delokitoj. Ankaŭ laŭ UNICEF, dum la tri unuaj monatoj de 2023, 3 300 infanoj, kiuj provis trapasi Mediteraneon, ne estis akompanataj aŭ estis apartigitaj de siaj familioj.
Siaflanke, la eŭropaj deputitoj alvokis al kreado de humanitaraj sekuraj koridoroj por ebligi al la infanoj trovi rifuĝon en Eŭropo. Ili postulis pasintan ĵaŭdon « fidan kaj permanentan strategion de esploro kaj savado » de la migrantoj en Mediteraneo, post mortiga ŝippereo meze de junio marvaste de la grekaj marbordoj. Malnova kaj troŝarĝita trolŝipo deirinta de Libio ŝippereis marvaste de Grekio en la nokto de la 13a ĝis la 14a de junio.
Nur 104 migrantoj estis sukuritaj, dum la ŝipo transportis ĉirkaŭ 750 personojn. 82 korpoj povis esti savitaj, sed la aliaj ŝippereuloj supoze mortis.
/image%2F0553642%2F20230715%2Fob_3e26b5_carte-mediterranee-02.jpg)
/image%2F0553642%2F20230715%2Fob_0875c4_tragedio.jpg)