14/07/2023
Bildo: Drapo kovras la fenestron de ĉelo en malliberejo de policdepartemento en Izjum, Ukraino, ĵaŭdon 22an de septembro 2022. Ukrainaj civiluloj deklaris, ke ili estis detenitaj kaj torturitaj ĉi tie fare de rusiaj soldatoj.
Miloj da ukrainaj civiluloj estas enfermitaj en rusiaj detencentroj, ofte neoficialaj, malkaŝas internacia enketo.
La korpremaj atestoj de eks-malliberuloj priskribas torturaĵojn kaj nehumanajn vivkondiĉojn, emfazante la suferojn travivitajn en tiuj malliberejoj.
Emociegaj atestoj
Inter la viktimoj, kiuj rompis la silenton, Olena Yahupova dividas sian korŝiran historion.
Post enkarcerigo en rusia detencentro, ŝi suferis torturaĵojn. « Ili ligis miajn manojn kaj piedojn, frapis min per dulitra akvobotelo », ŝi konfidas, priskribante la kruelaĵojn, kiujn ŝi suferis. Sakoj el plasto estis metitaj sur ŝia kapo, sufokigante ŝin, dum ŝi estis senmovigita.
Krom la torturaĵoj, Olena Yahupova estis trudita labori, fosante interalie tranĉeojn por la rusia armeo.
Malkovro de torturĉambroj
Ĉiuj ĉi riveloj konfirmas satelitajn bildojn montrantajn konstruadon de malliberejoj, inter kiuj impresa strukturo starigita en la rusia landlimo Rostov.
La retreto de la rusiaj trupoj dum la kontraŭ-ofensivo lastseptembre evidentigis la ĉeeston de torturĉambroj kaŝitaj en konstruaĵoj kaj subteretaĝoj de multaj lokoj. Tiuj teruraj malkovroj ĵetas krudan lumon al la suferoj travivitaj de la ukrainaj malliberuloj.
La angoro de la familioj
La parencoj de la enkarcerigoj vivas en angoro ne sciante, kie troviĝas siaj karaj amatoj. Anna Vuiko, kies patro malaperis dum la rusia okupacio malkovris, ke li estis enkarcerigita en detencentro de Kursko, Rusio, dank’al la atesto de liberigita malliberulo.
« Mi estas ege streĉita. Mi pensas pri tio ĉiutage. Tio daŭras de jaro, eĉ pli, sed kiom da tempo ni plu atendos ? Multaj civiluloj estas tie, ne nur mia patro. », ŝi esprimas angorplene.
Laŭ la taksado de la ukrainaj aŭtoritatoj, preskaŭ 10 000 ukrainaj civiluloj estas enkarcerigitaj en tiuj rusiaj malliberejoj. Malgraŭ la liberigo de preskaŭ 400 malliberuloj, interalie dank’al interŝanĝo de enkarcerigitoj, la situacio plu estas maltrankviliga.
Mapo de la Associated Press starigita laŭ datumoj devenintaj de eks-enkarcerigoj, de la Ukrainian Media Initiative for Human Rights kaj de la rusa grupo de defendo de Homaj rajtoj Gulagu.net.
Multlingva retejo:
/image%2F0553642%2F20230714%2Fob_533996_de-la-milito.jpg)