19/07/2023
Malgraŭ internacia kariero, la kinisto 47-jara elektis kuniĝi kun la ukraina armeo, por batali kontraŭ la rusia invado de februaro 2022.
Antaŭ ol surmeti militan vestaĵon, Oleg Sencov estis ĉefe konata pro siaj filmoj. Oleg Sencov, politika eks-malliberulo en Rusio sed antaŭ ĉio ukraina kinisto, anoncis ĉi-lunde 17an de julio, ke li estis vundita en artileria bombado ĉe militfronto. Li kuniĝis kun la trupoj de Kijivo post la komenciĝo de la rusia invado ekde februaro 2022.
« Dum la unua batala eliro, post nia reveno, kaj dum elveturiĝo, ni suferis artileriajn pafojn. Unu fojon pli, Bradley savis nian vivon. Tri vunditoj, ĉefe pro obusaj splitoj », skribis la kinisto 47-jara en fejsbuko, reference al la usona blendita veturilo de infanteria batalo Bradlay, kies ekzempleroj estis liveritaj al Kijivo.
Oleg Sencov, kiu posedas la gradon de sub-leŭtenanto, publikigis memfoton kun sangoplena vizaĝo, fotita interne de ambulanco. « Splitoj jam estis eltiritaj el la vizaĝo, tamen malgrandaj splitoj en la brako kaj la kruro restos kun mi por ĉiam. La aliaj homoj ankaŭ bone fartas, la kuracistoj de Zaporiĵo ja bone konas sian laboron », aldonis la reĝisoro de Gámer.
La regiono Zaporiĵo, sude de la lando, estas unu el la zonoj, kie la ukrainaj trupoj kondukas de post komence de junio malrapidan kontraŭ-ofensivon por rekonkeri la teritoriojn okupaciatajn de la rusia armeo.
La 9an de julio, la kinisto publikigis precedencan videon en Fejsbuko montrante lin sur la batalkampo, kuŝanta surgrunde, ŝajne nekapabla moviĝi. Li anoncis pli poste dum la tago, ke li estis hospitaligita pro kontuzo.
De la Kino-festivalo de Venecio ĝis la Honora legio
Oleg Sencov estis objekto de atento en Francio okaze de la Nacia festo. Efektive, vendredon 14an de julio, li ricevis en Kijivo la dekoraciojn de la Honora legio fare de la ambasadoro de Francio en Kijivo, Étienne de Poncins, kiu salutis en Tvitero « veran heroon de Ukrainio ».
Poste, la kinisto fariĝinta soldato, dividis siavice per bildo la plej altan honoran francan dekoracion. « Tio estas komuna rekompenco por ĉiuj, kiuj defendas nun Ukrainion », fiere komentis Oleg Sencov en Fejsbuko.
Antaŭ ol kuniĝi kun la ukraina militfronto, Oleg Sencov estis privilegia atestanto pri la apartaj rilatoj, kiuj kunigas Ukrainion kaj Rusion. Li efektive estis arestita en Krimeo kaj akuzita pro « terorismo », ĉar li protestis kontraŭ la anekso en 2014 de tiu ukraina duoninsulo fare de Rusio.
Li tiam trapasis kvin jarojn en la rusiaj malliberejoj, antaŭ ol esti fine liberigita en 2019 dum interŝanĝo de malliberuloj inter Ukrainio kaj Rusio. Internacia mobilizado okazis tiam fare de la kino-medio interalie, dank’al kinistoj kiel Ken Loach, Pedro Almodóvar kaj Wim Wenders.
Dum lia kariero kiel reĝisoro, Oleg Sencov realigis plurajn filmojn, el kiuj Rhino, prezentita ĉe la Kino-festivalo de Venecio en 2021. « Mi havis plurajn vivojn, kaj mi nenion bedaŭras » li deklaris en julio 2022, post siaj unuaj monatoj ĉe la militfronto.
/image%2F0553642%2F20230719%2Fob_fb6126_kolchenko.jpg)
25/08/2015
Rusio : severega puno kontraŭ la ukrainia reĝisoro Oleg Sencov kaj la ekologiisto kaj anarkiisto Aleksandro Kolĉenko
/image%2F0553642%2F20230719%2Fob_93d65a_2014.jpg)
20/04/2019
Krimeo: en Jalto, la rusia milda povo kunigas la eŭropajn ekstremdekstrojn (KRONOLOGIO EKDE 2014)
/image%2F0553642%2F20230719%2Fob_a31e94_map-of-ukraine-occupied-territories.jpg)
/image%2F0553642%2F20230719%2Fob_54d037_kaj-rusio.jpg)