Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 juillet 2023 2 25 /07 /juillet /2023 21:58
DimaBerlin / stock.adobe.com

25/07/2023

La World Weather Attribution studis la efikon de la klimata ŝanĝiĝo sur la ondoj de varmo komence de julio en Eŭropo, Norda Ameriko kaj Ĉinio. Tiuj eventoj « ekstreme maloftaj » fariĝis kutimaj.

La norda hemisfero sufokas. Ondoj de varmo superantaj 45°C frapis Eŭropon kaj Nordan Amerikon .

Tiuj esceptaj eventoj estintus « kvazaŭ neeblaj » sen la klimata varmiĝo homdevena, konfirmas studaĵo de la World Weather Attribution (WWA), publikigita mardon 25an de julio.

Koncerne Ĉinion, la klimata ŝanĝiĝo igis la fortajn varmojn kvinoble pli probablaj.           

Komparante la hodiaŭan klimaton, varmigita de la homaj aktivecoj, kun la antaŭa en la tri regionoj studataj, la sep esploristoj asertas, ke la « klimata ŝanĝiĝo ege altigis la riskojn de varmaj ondoj kiel tiuj ĉi », estas legeble en komunikaĵo.

Se la partopreno de la natura fenomeno El-Ninjo kontribuis al la intensigo de tiuj ondoj de varmo, la « altigo de la mondaj temperaturoj kaŭzita de la brulo de fosiliaj energioj estas la ĉefa kialo, pro kio la ondoj de varmo estas tiel gravaj », precizigas la WWA.       

« La rolo de la klimata varmiĝo estas nekontestebla. » -  Friederike Otto, brita klimatologo kaj kun-aŭtoro de la studaĵo, dum gazetkunveno.

« La rezultoj de tiu studaĵo ne estas surprizo. La mondo ne ĉesis ekspluati fosiliajn brulaĵojn (petrolo, karbo kaj gaso), la klimato plu varmiĝas kaj la ondoj de varmo plu fariĝas ekstremaj », aldonas la klimatologo Friederike Otto, ankaŭ kun-fondinto de la WWA.

 

Tiuj ekstremaj eventoj ne plu estas « maloftaj »

La studaĵo ne kontentiĝas memorigi, ke tiuj ondoj de varmo estas senkonteste kaŭzitaj de la varmiĝo. Ĝi asertas, ke ili « ne plu estas maloftaj ».

« Pasintece, tiuj eventoj estintus ekstreme maloftaj, eĉ neeblaj », eksplikas Friederike Otto. De nun, ili estas atendataj unufojon ĉiujn 15 jarojn en Norda Ameriko, unufojon ĉiujn 10 jarojn en Eŭropo kaj unufojon ĉiujn 5 jarojn en Ĉinio.

Kaj la tendenco pligraviĝas. Se la altiĝo de la monda temperaturo atingas +2°C, kiel antaŭvidas la nuna scenaro de la ISKŜ de tiam ĝis la fino de la jarcento, « tiaj eventoj fariĝos eĉ pli oftaj, okazantaj ĉiujn 2 aŭ 5 jarojn », skribas la WWA.  

Eliro de la fosiliaj energioj, helpo al la plej malfortaj fronte al la varmo, alarmsistemo… la grupo de ekspertoj alvokas al agado.

« Kreskantaj riskoj ligitaj al la varmo ekzistas. Ĝi estas mortiga. Urĝas respondi al ĝi », alarmas Julie Arrighi, kun-aŭtorino de la studaĵo.  

12/07/2023

Ugando:  laŭ Human Rights Watch, la petrolprojekto de Total Energies estas « katastrofo »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/07/ugando-lau-human-rights-watch-la-petrolprojekto-de-total-energies-estas-katastrofo.html

16/03/2023

Klimato. La rilato inter planeda varmiĝo kaj kreskado de la ekstremaj klimataj eventoj estas finfine science starigita

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/03/klimato.la-rilato-inter-planeda-varmigo-kaj-kreskado-de-la-ekstremaj-klimataj-eventoj-estas-finfine-science-starigita.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }