Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 juillet 2023 6 29 /07 /juillet /2023 21:19
BEN STANSALL / AFP

29/07/2023

La ĵurnalo The Times rivelas, ke la brita registaro aĉetis tendojn por loĝiĝi migrantojn. Tiu decido, kiu celas fari ŝparaĵojn, indignigas la asociojn pri defendo de la azilpetantoj.

La lukto kontraŭ la neleĝa migrado estas prioritato de la konservativa registaro, kiu promesis malaltigi la elspezojn dediĉitajn al la gastigo de azilpetantoj. Por redukti la fakturon, kiu atingas nun 2,3 miliardojn da pundoj, kelkaj el ili estos senditaj ekde venontsemajne en barĝo alligita al kajo de haveno sud-okcidente de Britio.

Sed laŭ informoj de la ĵurnalo The Times, la registaro de Riŝi Sunak pretas pligravigi ilian situacion. La ĵurnalo certigas, ke la aŭtoritatoj jam aĉetis tendojn, en kiuj ĝi antaŭvidas loĝigi la migrantojn, kiuj alvenos en Unuiĝinta Reĝlando dum la venontaj semajnoj.

Laŭ The Times, la registaro intencas loĝigi tie ĝis 2 000 migrantoj dum la venontaj monatoj.

 

Laŭ la Neregistaraj Organizaĵoj, tio estas « kruela » decido

La Interna Departemento nek konfirmis nek dementis tiun informon, insistante pri la fakto, ke « la uzado de hoteloj por loĝigi azilpetantojn estas netolereble ».

Laŭ la NROj pri defendo de la migrantaj rajtoj, fakte uzado de tendoj ja estas netolerebla, eĉ « kruela », laŭ la organizaĵo Refugee Action, kiu vidas en tio novan rimedon de « diaboligo de la azilpetantoj ».

Laŭ la socialdemokratia deputitino Yvette Cooper, la aĉeto de tendoj, estas « parta konfeso, ke ilia propra leĝaro, kiu laŭ ilia promeso devis meti finon al la trapaso per boato, (...) tute ne funkcias ».

Antaŭ dek tagoj, la brita Parlamento validigis leĝon kritikatan de UN, kiu malpermesas al la migrantoj alvenintaj tra Maniko peti azilon en la lando. De la jarkomenciĝo, pli ol 15 000 migrantoj spertis la danĝeran trapason de la Maniko per improvizitaj boatoj, laŭ la nombroj de la aŭtoritatoj.       

21/07/2023

Nova flosanta barĝo por migrantoj dividas Unuiĝintan Reĝlandon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/07/nova-flosanta-bargo-por-migrantoj-dividas-unuigintan-reglandon.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }