11/07/2023
Bildo: Kiom da Nahel ne estis filmitaj ??
Pasintan vendredon, komitato de UN petis zorgan atenton de Francio, tiel ke la enketo pri la morto de Nahel, adolekanto mortigita de policisto apud Parizo, « estu zorge ekzamenita kaj senpartieca ». Ĝi ankaŭ alvokis al malpermeso de la rasa profiligo.
En komunikaĵo, la komitato de UN por eliminado de la rasa diskriminacio (Cerd), konsistanta el 18 sendependaj ekspertoj mencias, ke ĝi adoptis deklaron pri la situacio en Francio, kiu esprimas ĝiajn maltrankviliĝojn kaj formulas kelkajn rekomendojn koncerne la rasan profiligon kaj la « ekscesan uzadon de forto fare de la policistoj ».
En tiu deklaro, la ekspertoj ankaŭ bedaŭras « la rabadojn kaj detruadojn de privataj kaj publikaj havaĵoj kaj la informojn raportantajn arestojn kaj arbitrajn detenojn de manifestaciantoj ». La komitato de UN salutas la malfermon de enketo pri la cirkonstancoj, kiuj kondukis al la morto de Nahel, kies morto estigis ekflamiĝon de perforto en Francio.
Sed ĝi petas de Parizo « prizorgi rapide, ke la enketo pri la cirkonstancoj », kiuj kondukis al lia morto « estu zorge ekzamenita kaj senpartieca, ke ĝi persekutu la supozatajn aŭtorojn, kaj okaze de kulpoj, punu ilin el maniero, kiu kongruas kun la graveco de la krimo ».
Ĝi petas aliparte, ke ĝi « adoptu leĝaron, kiu difinas kaj malpermesas rasan profiligon kaj ellaboru klarajn aplikeblajn procedurojn atente de la respondeculoj pri apliko de la leĝo, aparte de la polico, kiu malpermesas rasan profiligon dum la policaj operacoj, la rasismajn kontrolojn de identeco kaj ĉian alian rasisman sintenon ».
Ĝi refaras sian rekomendon al la aŭtoritatoj alfronti prioritate « la strukturajn kaj sistemajn kaŭzojn de la rasa diskriminacio, inkluzive en la apliko de la leĝo, aparte en la polico », kaj « instigas la francan popolon postuli kaj uzi siajn homajn rajtojn pacmaniere ».
La komitato, kiu superrigardas la aplikon de la konvencio de UN pri eliminado de ĉiuj formoj de rasa diskriminacio, adoptis la deklaracion koncerne Francion kadre de sia alarma proceduro kaj urĝa agado.
Ĝi deklaras sin maltrankvila pro « la persista praktiko de rasa profiligo kaj ekscesa uzado de la forto en la apliko de la leĝo, aparte fare de la polico kontraŭ membroj de malplimultaj grupoj, interalie kontraŭ la personoj el afrika kaj araba originoj ».
Laŭ la komitato, tiu situacio « ofte manifestiĝas per ripetitaj murdoj, el misproporcia maniero, kaj en preskaŭa nepuniteco ».
/image%2F0553642%2F20230711%2Fob_571e54_nacioj.jpg)
01/07/2023
Francio: Morto de Nahel: la lando solvu la rasismajn problemojn en sia polico, laŭ Unuiĝintaj Nacioj
/image%2F0553642%2F20230711%2Fob_25cd05_perfortoj.jpg)
19/05/2016
Francio: Raportoj pri la policaj perfortoj
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/05/francio-raportoj-pri-la-policaj-perfortoj.html
/image%2F0553642%2F20230711%2Fob_5d29dd_128316432-bbcmp-france.png)