/image%2F0553642%2F20230705%2Fob_2d478f_64a2e95975518-043-dpa-pa-230520-99-762.jpg)
05/07/2023
« La mortopuno estas utiligita por krei timon en la socio kaj malhelpi pliajn manifestaciojn », deklaris lundon la direktoro de Iran Human Rights, Mahmood Amiry-Moghaddam.
Tiu nombro kreskis ĝis 36% kompare kun 2022. Almenaŭ 354 personoj estis pendumitaj en Irano en la unua jarduono, laŭ la organizaĵo Iran Human Rights (IHR), lundon 3an de julio. Laŭ la organizaĵo, bazita en Norvegio, 20% el la ekzekutoj registritaj en 2023 celis membrojn de la sunaisma malplimulto baluĉa, aparte implikita en la protestado, kiu sekvis la morton de Mahsa Amini.
La NRO pri defendo de Homaj rajtoj akuzas regule la iranajn aŭtoritatojn, ke ili utiligas mortopunon por subpremi la kontestadon komenciĝintan en septembro. « La mortopuno estas utiligita por krei timon en la socio kaj malhelpi pliajn manifestaciojn », deklaris la direktoro de IHR, Mahmood Amiry-Moghaddam. Plimulte de la personoj ekzekutitaj estas diskriminaciataj civitanoj, devenintaj de la plej marĝenigitaj komunumoj.
Preskaŭ 600 ekzekutoj en 2022
Sume, 206 personoj estis ekzekutitaj pro kulpo de drogŝakrado, altiĝo de 126% kompare kun 2022. Inter la ekzekutitaj personoj, la NRO menciis ses virinojn. Du viroj estis pendumitaj publike, kaj sep estis kondamnitaj en rilato kun la manifestacioj.
Laŭ pluraj NROj pri defendo de Homaj rajtoj, interalie Internacia Amnestio. Irano ekzekutas pli da kondamnitoj ol ĉiu ajn alia lando escepte de Ĉinio. En 2022, 582 personoj estis ekzekutitaj, kio konsistigas altiĝon de 75% kompare kun la pasinta jaro, laŭ Iran Human Rights.