/image%2F0553642%2F20230704%2Fob_cdd371_123990559-bucha-local-kathy.png)
04/07/2023
Alia legendo koncerne nunan Ukrainion estas tiu de la « malpermeso de komunismo » kaj de la maldekstraj partioj. Fakte, ja la porrusaj partioj finfine estis malpermesitaj – konservante samtempe iliajn deputitojn, protektatajn de sia parlamenta imuneco ! - post la invado de februaro 2022. Oni trovas en ili la ĉefa partio ligita al la rusia mafio de Donbaso, la « Partio de la vivo (13% el la voĉdonoj en 2019). Nerekte, tiu klientarisma organizaĵo devenas de la Komunista Partio, kiu regis ĝis 1991. Apartenas ankaŭ al tiuj porrusaj partioj, la « Socialisma partio » aŭ la « Socialisma partio progresema », organizaĵoj ultra-konservativaj, homofobiaj kun antisemitaj tendencoj – la « SP progresema » estas ligita al la Usona multnacia Lyndon Larouche, kiu financas la kandidaton Cheminade en la francaj balotoj. La KPU estis objekto de proceduro celanta malpermesi ĝin sub Poroŝenko, kiu lanĉis leĝojn kontraŭ la sovetaj simboloj. La proceduro sukcesis nur post la 24a de februaro 2022, lia ĉefo Petro Simonenko jam estis foririnta al Moskvo - tiu miliardulo koruptita reaperos en Kubo kelkajn semajnojn poste por propagandi « kontraŭ-imperiismon » !
Tiu laŭdirita « maldekstro » fakte ultra-reakcia profitis de granda indulgo en lando minacita je morto kaj detruado. La Ukrainoj, kiuj defendas sian ekzistadon kaj siajn rajtojn plene rajtas riproĉi tiun indulgon al iliaj sinsekvaj registaroj, kaj al la oligarkoj.
Speciala mencio estu farita al « falsa » grupo, kiu havis kiel funkcion kredigi al la okcidenta ekstem-maldekstro pri ekzistado de ekstrem-maldekstra frakcio, kiu « batalas kontraŭ faŝismo »: la grupo Borotba, ŝatanto de la afiŝoj de Che Guevara, estis antaŭ ĉio ekporta varo por « ekstrem-maldekstraj » naivuloj, laŭdata de Die Linke kaj aliaj eŭropaj frakcioj, kaj manipulata de la FSB. Ĝi hodiaŭ malaperis (ties ĉefoj plu identigeblaj estas en la rusiaj trupoj).
Sub la efiko de la Majdan, kaj el maniero eble definitiva, de la 24a de februaro 2022, la ukraina ekstrem-maldekstro traspertis klarigon, kiu ne havas ekvivalenton en Rusio, kaj kondukis al vere totala rompo kun la stalina estinteco, al kritika pozicio koncerne la rusajn bolŝevikojn kaj al praktika senrezerva aliiĝo al politikaj demokrataj formoj kaj garantioj de la rajtoj. Vera maldekstro malmerĝas nun en Ukrainio – en la sindikatoj, la feminismaj organizaĵoj, kun la organizaĵo Sotsyalny Rukh, la anarkiistoj kaj diversaj aliaj grupoj – kies kondiĉoj de ekzistado kiel progresisma forto estas partopreno al la armita lukto kontraŭ la genocida invado, kaj kies politika kaj teoria pensado estas ĉe la mondaj antaŭ-postenoj, kion ignoras multaj blinduloj de la monda ekstremmaldekstro.
La tre larĝa prezidenta venko de Volodomir Zelenskij estis iasence la esprimo de tiu vigleco de la ukraina civila socio, kombinita kun la naŭzo kontraŭ la malnovaj partioj. En la telefilmo « servisto de la popolo » kiel aktoro, Zelenskij rolis kiel simpla homo fariĝinta prezidento. Li asertas, ke li ne havas alian programon ol lukto por paco kaj kontraŭ la korupto. Gravas la fakto, ke li estas rusparolanta judo (kaj ekkoleras la adeptojn de la « ukraina naziismo : jen do juda naziulo !) : la etna aŭ kulture ekskluziva koncepto de la nacio, defendata de la ekstremdekstraj frakcioj, pli mapli inspirita de la banderismo, fakte malkreskas de post la kreskado de socia memaktiveco de la Majdano profite al koncepto demokratia, inkluzivema kaj civitana.
Flanke de Zelenskij stariĝas oligarkia frakcio – tiu de Kolomojskij, de Dnipro, kiuj financis liajn studiojn. Li provis efektivigi la akordojn de Minsko, antaŭ ol retroiri. Pri la sociala demando, Zelenskij reprezentas esperon pri apero de ukraina ne-oligarkia burĝaro, al kio respondas liaj pozicioj pri la socialaj temoj – ultra-liberalismaj – kaj sociaj – inkluzivemaj kaj laikaj. Ĝenerale, la individuo estis larĝe sub-taksita ĝis la invado. Biden kaj Putin opiniis, ke li fuĝos. Ĉar li kondutis tute male, li fariĝis nacia heroo, la unua prezidento vere populara en la historio de la lando, en streta rilato kun la milito.
Tiu milito ĝeneraligita de post februaro 2022 tute ne estis kaŭzita de vastigaĵo de NATO aŭ ia ajn agreso kontraŭ Rusio veninte de ĝi – kiu inverse, kaŭzas ĝian vastigaĵon ! La fantaziaj kaj rasismaj reprezentadoj pri la « ukrainaj nazioj » kaj la relativigo, eĉ la neniismo de la rusa imperiismo, ludas gravan rolon en tio, kio malhelpas veran internaciisman solidarecon kun la ukraina rezistado armita kaj ne-armita.
Ni resumu: estas ignorataj: la malnoveco de la nacia subpremo en Ukrainio kaj de la lukto kontraŭ ĝi, la ukraina revolucio de 1917-1920, la Holodomoro, la realaj cirkonstancoj de la sendependeco de 1991 kaj de la memorando de Budapeŝto. Estas starigite kiel fetiĉo: la banderismo, la « ukrainaj nazioj ». La realo revolucia kaj demokratia de la Majdano estas neniigita kaj anstataŭigita per « puĉo » kaj « ĥunto de Kijivo ». La vigleco de la civila socio estas anstataŭigita per « la oligarkioj » kaj la « naciismo ». Ĉio ĉi atingas kulminon de post 2014: ekzistus pogromoj, ĉie stariĝus naziaj svastikoj kaj genocido en Donbaso. Tiu deliro havis precizan funkcion: legitimi la veran genocidan projekton grand-rusan kaj putinisman.
Plie, la persisteco de tiuj fantasmoj sub formo de koŝmara subkonscienco, malhelpas la engaĝiĝon de la aktivuloj, kiuj sentas sin maltrankvilaj kaj kulpemaj. Ili tamen racie sed supraĵe ja komprenas, ke Rusio estas la agresanto, kaj ke tiu milito estas malsimetria kaj koloniisma.
En la rusa imperia naciismo, la Ukrainoj povas esti jen Rusaj jen mortaj: la ukraina realo estas nun oficiale difinita kiel « satanisma ». Ĝia influpovo en la pseŭda tutmonda kontraŭ-imperiismo de la stultuloj aktivigas fantasmajn reprezentadojn samtipajn – kulpa popolo, esence « nazia », fine genetike ! - ol tiu de antisemitismo (kun kiu ĝi facile asociiĝas). Ni do spertas, de pluraj jaroj, veran afekcian peston – tiu esprimo celis, ĉe Wilhelm Reich aŭ Erich Fromm, naziismon kaj antisemitismon – kiu celas la Ukrainojn, kiuj bezonas nun esti flegitaj kaj eliminitaj.
Ĝia specifeco, kiu tute ne estas avantaĝo, estas pretendo al « kontraŭ-faŝismo » (dum la teoriuloj de la satana karaktero de la ukraineco, kiel Dugin kaj aliaj referencas pozitive al faŝismo kaj naziismo !). Jen do ia faŝismo kun kontraŭ-faŝisma alibio, kiel eksplikas Timothy Snyder – formo aparte perversa de ideologia inversigo. La aktivuloj, kiuj sin deklaras komunistoj, aŭ kontraŭ-liberaluloj, aŭ « malobeemuloj », aŭ « radikalaj maldekstruloj, aŭ kiuj imagas sin trockistoj, (*) kaj pli grave, la organizaĵoj, kiuj partoprenas al tiu afekcia pesto, mortokondamnas sin morale kaj intelekte, ĉar ili estas asociitaj al genocida entrepreno.
Ili vekiĝu, se ne honto al ili.
VP, februaro 2023.
(*) kaj Esperantistoj (Noto de la tradukinto)