/image%2F0553642%2F20230713%2Fob_0d1c26_150714120624-china-lawyers-composite-e.jpg)
13/07/2023
La afero okazis ok jarojn antaŭe, la 9an de julio 2015. La ĉina reĝimo lanĉis ampleksan operacon kontraŭ la aktivuloj pri Homaj rajtoj kaj advokatoj. Tiu volo restarigi aŭtoritaton finiĝis per la amasarestado de 300 personoj dum la postaj semajnoj. Tiu operaco estis nomita « sep nulo naŭ », reference al la dato 9a de julio. Sume, dek kvin advokatoj kaj disidentoj estis arestitaj. Sed por tiuj, kiuj estis liberigitaj, la superrigardo tute ne malintensiĝis.
Kvankam kutimiĝintaj al la turmentado fare de la aŭtoritatoj, la amasarestado de 2015 markis gravan ŝanĝon por la advokatoj kaj aktivuloj pri Homaj rajtoj en Ĉinio pro sia amplekso, kaj la eĥo, kiun ĝi plu havas hodiaŭ. Pli ol 2 000 aktivuloj pri Homaj rajtoj estis tiam arestitaj.
Arestita en 2015, la advokato Wang Quanzhang tiam defendis la praktikantojn de la sekto Falun Gong. Li restis enkarcerigita plurajn jarojn pro ribelo kontraŭ la Ŝtato. Sed lia liberigo en aprilo 2020 ne markis finon de la persekuto.
Akuzata, ke li okupis sian loĝejon kontraŭleĝe, li nun vivas en ioma apartemento, kie akvo kaj elektro estis malŝaltitaj.
Alvoko al la internacia komunumo
« De pli ol du monatoj, ni estas forpelitaj de ĉie, kaj devigataj konstante translokiĝi, mi estas tute perturbata kaj lacega, li atestas. Danke al subteno de retanoj, ni sukcesis trovi fiksan hejmon, almenaŭ dum kelka tempo. Ni esperas, ke la internacia komunumo pli interesiĝos pri la kazoj de la rajto-defendantoj, kiuj plu estas enkarcerigitaj kaj persekutitaj. »
Tiuj metodoj celas eĉ pli malfaciligi la laboron de tiuj advokatoj. Laŭ Wang Quanzhang, la registaro sukcesis parte. Lia edzino, Li Wenzu tondis sian kapon kiel protesto kontraŭ la ĉinaj aŭtoritatoj, kiam ŝia edzo estis enkarcerigita. Ŝi kaj ŝia filino forlasis Pekinon. Liaj kolegoj advokatoj ĉesigis rilaton kun li, pro timo esti siavice minacitaj.
/image%2F0553642%2F20230713%2Fob_19fc65_gettyimages-185112350-612x612.jpg)
/image%2F0553642%2F20230713%2Fob_9b1ae5_homaj-rajtoj.jpg)