Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 juin 2023 3 07 /06 /juin /2023 19:40
Megan Varner / Reuters

07/06/2023

Malgraŭ la opozicio de ekologiistaj aktivuloj kaj aktivuloj por sociala justico, la municipa konsilio de Atlanto voĉdonis atribuon de 31 milionoj da dolaroj da subvencioj por la konstruado de vasta polica trejncentro en la urba arbaro de la ĉefurbo de la Ŝtato Georgio.

La Cop City (policurbo) de Atlanto ja naskiĝos. Post du jaroj da opozicio kontraŭ la konstruado de giganta polica trejncentro en urba arbaro fare de ekologiistaj aktivuloj kaj aktivuloj por sociala kaj rasa justico, « la municipa konsilio de Atlanto voĉdonis, la 6an de junio, per dek unu voĉoj kontraŭ kvar, la atribuon de subvencio ĝis 31 milionoj da dolaroj por lanĉi la kontestitan konstruadon », raportas la New York Times.

La kunsido de la municipa konsilio de Atlanto eĉ aliformiĝis en veran maratonon « kiu daŭris dek ses horojn, dum kiu pli ol 300 personoj interpelaciis la elektitojn antaŭ la baloto », aldonas la ĵurnalo.

La demandoj kaj la kritikoj de la publiko esprimas multajn aspektojn de la opozicioj al tiu projekto, venantajn samtempe de la ekologiistaj aktivuloj, de aktivuloj por sociala kaj rasa justico kaj defendantoj de senfinancado de la polico.      

Inter la argumentoj prezentitaj de la aktivuloj, kiuj ĉeestis la seancon de la municipa konsilio: la fakto, ke tiu konstruado kostos multe da mono, kiu povus esti utiligata alimaniere, ke la konstruado de tia trejncentro kontribuos al kreskanta militizado de la polico kaj fine, ke la elektita loko, parto de urba arbaro, kiuj apudestas unu el la plej malriĉaj kvartaloj de la urbo, « senigos la disvolviĝantan urbon de Atlanto je vere verda pulmo », detaligas la nov-jorka ĵurnalo.

 

Riskoj de streĉiteco

Kiel substrekas la kronikisto Bill Torpy en artikolo de la loka ĵurnalo The Atlanta Journal-Constitution, tiu baloto de la municipa konsilio « tute ne signifas finon de la opozicio al la projekto Cop City ».

La kronikisto memorigas la gravajn streĉitecajn eventojn, kiuj okazis koncerne la projekton, interalie la morton de la juna ekologiista aktivulo Manuel Esteban Paez Terán, mortigita de la polico en la arbaro de Atlanto la 18an de januaro ; kaj ankaŭ la atakon organizitan de la surloka polico, pasintsemajne, por « aresti tri aktivulojn akuzitajn, ke ili kolektis monon por financi vandalismajn aktivulojn ».    

Dum la municipa konsilio, la ĉeestantaj aktivuloj ekkantis unu el siaj favoraj sloganoj: « Se vi konstruos tiun projekton, ni bruligos ĝin », anoncante samtempe « semajnon da aktivaj eventoj venontan junion ».         

Tiu semajno ja povus « transformiĝi en pli daŭran kampadejon », konkludas la kronikisto.  

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }