Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 juin 2023 7 18 /06 /juin /2023 09:28
L75 / MAXPPP

18/06/2023

La sezono de vastaj arbaraj incendioj komenciĝis pli frue ol kutime en Rusio, interalie en Uralo. La ekspertoj timas, ke la somero 2023 estos katastrofa en tiu lando, kie la ŝtataj rimedoj estas precipe dediĉitaj al la milito kontraŭ Ukrainio.

Rusio plene turniĝas okcidenten kaj al la milito kontraŭ Ukrainio, sed oriente, la arbaro brulas. Pli ol 100 000 hektaroj da vegetaĵoj jam brulis tiun printempon, nur en la regiono Sverdlovsko, ĉirkaŭ Jekaterinburgo, en Uralo. Tiuj incendioj kelkfoje tuŝas loĝatajn zonojn kaj pro tio okazigis plurajn mortintojn. 

Pro varmo kaj manko de akvo de post la komenciĝo de junio, aliaj incendioj estas menciitaj pli oriente en Siberio, en la montaro Altajo.

« Ekde nun ni scias, ke la sezono estos pli detrua ol kutime », prognozas Grigori Kuksin, fondinto de Rusia NeRegistara Organizaĵo, la Centro pri prevento de la arbaraj incendioj. « Ĉar la meteologiaj prognozoj estas malbonaŭguraj ».

 

Incendioj kun foje neatenditaj konsekvencoj

Li eksplikas aliparte, ke « la situacio pligraviĝas pro la fakto, ke multaj torfejaj incendioj ne ankoraŭ estis estingitaj », kaj ke « estingi ilin verŝajne ne eblos », li bedaŭras. La torfejaj incendioj, ankaŭ nomitaj « zombiaj incendioj » foje pluvivas dum vintro sub la neĝo kaj vekiĝas en somero. Ili povus fari de 2023 sezonon kompareblan kun 2021, la plej grava jaro spertita de la lando.       

Ĉi-jare en aŭtuno, « post tiuj arbaraj incendioj en la centra Jakutsko, inundoj okazis », memoras Nikita Tananaev, esploristo ĉe la Instituto de la permafrosto de Jakutsko, en Siberio. « Ĉar kiam la arbaraj incendioj pasas, cindroj restas kaj la akvo do ne penetras la grundon kaj restas ĉe la supraĵo. Niaj grundoj fariĝas hidrofobaj. Tio kaŭzas inundojn », li eksplikas.   

« Preskaŭ duono el la rusaj arbaroj tute ne estas protektataj kontraŭ la incendioj, ĉar mono ne disponeblas por tio. »  - Grigori Kuksin 

La rimedoj por lukti kontraŭ tiuj incendioj kruele mankas, kaj multaj incendioj eĉ ne estas traktitaj, laŭ Grogori Kuksin. « Ni diru, ke personaro, mono kaj materialoj pri la incendioj plu mankas. Tio jam estis la kazo dum la antaŭaj jaroj, sed multaj entreprenoj, kiuj produktis la materialojn de lukto kontraŭ la incendioj forlasis Rusion. Kaj restas al ni ekipaĵoj kun nesufiĉa kvalito. »

La federala Ŝtato, kies buĝeto estas deficita unuafoje de antaŭ jaroj pro la milito kontraŭ Ukrainio, ne planas intensigi la rimedojn de lukto, lasante la regionojn solaj fronte al tiuj vastegaj incendioj.

20/07/2021

Siberio : 800 000 hektaroj da arbaroj estas detruitaj de incendioj : la degelo de la tundro liberigas katastrofajn kvantojn da forcejefikaj gasoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/07/siberio-800-000-hektaroj-da-arbaroj-estas-detruitaj-de-incendioj-la-degelo-de-la-tundro-liberigas-katastrofajn-kvantojn-da-forcejefi

16/06/2023

Klimato : la mondaj averaĝaj temperaturoj komence de junio atingis rekordon, laŭ Copernicus

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/06/klimato-la-mondaj-averagaj-temperaturoj-komence-de-junio-atingis-rekordon-lau-copernicus.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }