Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 juin 2023 2 13 /06 /juin /2023 21:38
Shutterstock/Trybex

13/06/2023

Post la morto de alia virino pro gravedaj komplikaĵoj, la polaj aktivuloj por libereco de abortigo antaŭvidas novajn manifestaciojn en la tuta lando kontraŭ la striktaj leĝoj pri abortigo, kaj la rifuzo de la medicina personaro praktiki laŭleĝajn abortigojn

La manifestacioj favoraj al la libereco de abortigo, kiuj okazis pasintan semajnon spertis novan viglecon, kiam Dorota 33-jara, graveda je kvin monatoj, mortis la 24an de majo en malsanulejo de la urbo Nowy Targ, sude de la lando, dum ŝi suferis pri « totala amenoreo ».

« Ni protestas kontraŭ medicinaj kulpoj de polaj kuracistoj, kiuj malhelpas la virinojn abortigi en certaj cirkonstancoj - tamen laŭleĝaj - kiam la gravedeco konsistigas minacon por la vivo aŭ la sano de la virino », deklaris en komunikaĵo la grupo Strajk kobiet (Striko de la virinoj), la ĉefa pola movado, kiu aktivas favore al la rajto abortigi.

Dorota estis senigita je necesaj flegadoj, kiuj povintus savi ŝian vivon. Krome, ŝi ne estis informita, ke nenia bonŝanco plu ekzistis savi sian gravedecon, deklaris la grupo "Striko de la virinoj" pri tiu terura evento.

La kuracistoj ne adoptis la necesajn aranĝojn, senigante ŝin je la ebleco interrompi sian gravedecon por savi ŝian vivon, menciis Jolanta Budzowska, advokatino de la familio de Dorota, en la komunikaĵo.

Manifestacioj grupiĝis sub la slogano « #NotOneMore ». Tiu esprimo postulas, ke neniu plia virino mortu pro manko de abortigo. Tiuj manifestacioj okazos en pluraj polaj urboj kaj eksterlande, interalie en Berlino, Londono kaj Vieno en la venontaj tagoj.

De post la tre kontestita decido de la pola Konstitucia Tribunalo, kiu estigis vastegajn manifestaciojn en la tuta lando en 2020, Pollando permesas abortigon, nur kiam la vivo de la patrino estas en danĝero, aŭ se la gravediĝo intervenas post seksperforto.

La partio Juro kaj Justeco (PiS), kiu un regas en Pollando « atribuis al la medicina profesio okazon kaj ekskuzon torturi la pacientinojn kaj rigardi ilin morti », deklaris Marta Lempart, ĉefa gvidantino de la grupo "Striko de la virinoj".  

Tamen, se kelkaj kuracistoj, « kompleze profitas la okazon », ili povas nur turniĝi kontraŭ si kaj ne kontraŭ Jarosław Kaczynski, ŝi aldonis, reference al la prezidanto de la PiS.             

« Neniu petas de ili, ke ili kondutu heroece, nur ke ili agadu konforme kun la leĝo kaj praktiki laŭleĝajn abortigojn », precizigis S-ino Lempart.

https://www.youtube.com/watch?v=dAxtLvWFGXY

08/11/2021

Abortigo: miloj da poloj surstratiĝis post la morto de graveda virino

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/11/abortigo-miloj-da-poloj-surstratigis-post-la-morto-de-graveda-virino.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }