Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 juin 2023 5 09 /06 /juin /2023 19:50

09/06/2023

Malgraŭ la detruado de la hidroelektra baraĵo de Ĥakovko, la batalfronto plu estas aparte aktiva en la regiono, devigante la sukuristojn evakui la senhejmulojn sub minaco de bomboj.

Raportaĵo

Ni renkontas Vladislav Bilonojko, fine de inundita strato de Ĥersono, sude de Ukrainio. Kutime, la rivero Dnipro fluadas 500 metrojn pli malproksime sed de post la detruado de la baraĵo de Ĥakovko, ja tie albordiĝas la pneŭmatikaj boatoj, kiuj kondukas la loĝantojn el la evakuitaj kvartaloj.

Kiam ili povas, ĉar la zono estas ĉiutage bombadita.

Tiujn tri lastajn tagojn, la artileriaj pafinterŝanĝoj ne ĉesis malgraŭ la danĝero, kiuj minacas la senhejmulojn. Vladislav estas la ĉefo de la plonĝisto-sukuristoj de Ĥersono, kaj malantaŭ la kamiono de la fajrobrigadistoj, kie li paŭzas, li ŝajnas fizike kaj morale lacega.

« La unuan tagon la akvo altiĝis tre rapide. Ni intervenis ĉirkaŭ insuloj meze de la rivero Dnipro, kaj ni subite troviĝis sub tri aŭ kvar sinsekvaj obuspafoj, li rakontas. Ili pafis al savistoj, kiuj evakuis homojn ! Du policistoj, kiuj estis kun ni estis vunditaj per splitoj. »

Samtempe kiam Vladislav parolas al ni, ekaŭdiĝas unua eksplodo. Aliaj baldaŭ sekvos. Kelkajn minutojn poste, serio de rusiaj artileriaj pafoj intence celas sukuroperaciojn kelkajn centojn da metroj de ĉi tie. Ili okazigis mortinton kaj 18 vunditojn, inter kiuj pluraj savistoj.     

« Tiuj teroristoj ne lasas nun labori normale »

Meze de tiu kaoso, ĉeestas Valentina. Ŝi estas 82-jara kaj ĵus estis evakuita el la konstruaĵo, kie ŝi vivis dum sia tuta vivo, en la inundita kvartalo Ostriv. La akvo atingis la unuan etaĝon. Valentino kaj ŝia filo atendis du tagojn antaŭ ol vidi alvenon de savboato.   

« Ili bombadas tagon kaj nokton. Ili paŭzas du aŭ tri horojn, kaj rekomencas bombadi. » - Valentina, senhejmulino 82-jara.

« Bombadas la rusoj, el la maldekstra bordo. Tiuj Rusoj, ni neniam estos fratoj kun ili, nek per la sango, nek per la patrino ! » vigle asertas la okdekjarulino.

Kaj la savisto Vladislav ne dementos ŝin.  De tri tagoj, li spertas frustracion, ĉar li ne povas sukuri la Ukrainojn kaptitajn aliflanke de la rivero.

« Nia plej grava problemo estas la maldekstra bordo de la rivero Dnipro. Multaj maljunuloj kaj infanoj bezonas helpon. Niaj militistoj faras ĉiujn siajn eblojn por iri savi ilin, sed ili estas celitaj de pafoj, ĉar tiuj teroristoj ne lasas nin labori normale ».

Riski sian vivon sub la bomboj por savi tiun de la aliaj…. La tasko estas aparte peniga por la sukuristoj de la regiono Ĥersono. Tamen la laboro daŭras: 2 340 personoj estis evakuitaj de la akvo de la rivero Dnipro tiujn tri lastajn tagojn.         

07/03/2023

LA ORKESTRO DE LA BLINDULOJ, SURDULOJ, AMNEZIULOJ, ĈARLATANOJ KAJ LA KOMPLICOJ LUDAS SIAN PARTITURON

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/03/la-orkestro-de-la-blinduloj-surduloj-amneziuloj-carlatanoj-kaj-la-komplicoj-ludas-sian-partituron.html

11/02/2023

TENDARISMO (artikolo aperita en Sennaciulo n° 05-06 de majo/junio 2022)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/02/tendarismo-artikolo-aperita-en-sennaciulo-n-05-06-de-majo/junio-2022.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }