Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 juin 2023 2 27 /06 /juin /2023 21:33
AP - Fernando Llano

27/06/2023

Meksika federala juĝisto enkarcerigis provizore ok militistojn, suspektitajn pri impliko en la malaperigo de 43 studentoj en 2014, anoncis la registaro. La militistoj estis arestitaj kaj provizore enkarcerigitaj pro « krimo de trudita malaperigo », menciis la sub-sekretario pri Homaj rajtoj, Alejandro Encinas.

La aresto de la ok militistoj okazas semajnon post kiam la buroo de la ĝenerala prokuroro de Meksiko reaktivigis 16 arest-mandatojn kontraŭ armeanoj, kiuj estis emisiitaj en septembro 2022, poste nuligitaj.          

Fine de marto, grupo de sendependaj ekspertoj - GIEI – kreita en 2015 per akordo inter la meksika registaro kaj la Interamerika Komisiono de Homaj Rajtoj, publikigis specialan raporton, kiu denuncis la obstrukcon de la armeo en la enketo. Laŭ ili, la meksika armeo intence kaŝis informojn pri la malaperigo de la 43 studentoj.

« Tio estas neakceptebla por ni », komentis tiam Carlos Beristain, membro de la grupo de ekspertoj. Li asertis, ke li disponas pri pruvoj.   

Tiu aresto intervenas, dum la plurfaka grupo de sendependaj ekspertoj prezentos la rezultojn de sia enketo fine de julio, post monato.

En la nokto de la 26 ĝis la 27a de septembro 2014, 43 studentoj de Normala Lernejo de Ayotzinapa, en la Ŝtato Gerero (sudo) malaperis en Iguala. Ili provis « rekvizicii » busojn por atingi manifestacion en Meksikurbo. Laŭ la tiama oficiala versio, ili estis arestitaj fare de policistoj koluzie kun drogŝakristoj de la kartelo Guerreros Unidos, kiuj konfuze vidis en ili rivalan bandon kaj ekzekutis ilin. Ĝis nun, nur la restaĵoj de tri viktimoj estis identigitaj.

Sed la GIEI, kaj la familioj de viktimoj, forĵetis la konkludojn de tiu unua enketo, tiam kondukita de la ĝenerala eks-prokuroro Jesus Murillo Karam, aŭtoro de la oficiala versio, kiu atribuas nenian kulpecon al la militistoj. S-ro Murillo Karam estis de tiam arestita en aŭgusto 2022 pro « trudita malaperigo, torturo kaj obstrukco al la justico ».

Arest-mandatoj estis lanĉitaj kontraŭ 20 respondeculoj de la armeo (poste nuligitaj), 44 policistoj kaj kvin funkciuloj pro ilia suspekta impliko en tiu afero. Kolonelo de la tiama armeo estis akuzita, ke li ordonis la murdon de ses el la 43 studentoj, kelkajn tagojn post ilia forkapto. José Rodriguez estis komandanto de la 27-a infanteria bataliono ĉe la momento, kiam malaperis la instruistoj-lernantoj en 2014. Li ŝajne havis ligon kun la krima grupo Guerreros Unidos.

La 22a de marto 2023, la meksikaj aŭtoritatoj anoncis areston de naŭ policistoj suspektataj pri partopreno al la krimo. En januaro, Usono ekstradiciis eks-policiston, ankaŭ implikitan.  

20/08/2022

Malaperigo de 43 studentoj en Meksiko: la ĝenerala eks-prokuroro estas arestita, 64 policistoj kaj militistoj estas serĉataj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/08/malaperigo-de-43-studentoj-en-meksiko-la-generala-eks-prokuroro-estas-arestita-64-policistoj-kaj-militistoj-estas-sercataj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }