01/06/2023
En antaŭnelonga raporto, IndustriALL kaj la IOL emfazas la malobservadojn de la laboristaj rajtoj en la atomcentralo de Zaporiĵo kaj en la urbo Enerhodar, dum la milito de Rusio kontraŭ Ukrainio daŭras.
Kolektante informojn devenantajn de aliĝintaj sindikatoj en Ukrainio, de la raportoj de la Internacia Atomenergia Organizaĵo (IAEO), de la Agentejo por atomenergio de la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE) kaj de la Nacia Inspektado de la nuklea reglamento de Ukrainio, la raporto asertas senambigue, ke la fundamentaj rajtoj de la ukrainaj laboristoj en la zonoj provizore okupaciataj de Rusia Federacio estas konstante piedpremitaj.
« Kvankam ni ja scias, ke la ukraina popolo suferas invadon de pli ol jaro tiu raporto montras, ĝis kia grado la laboristoj estas senigitaj je siaj fundamentaj rajtoj pro tiu sensenca okupacio », deklaris Kemal Özkan, ĝenerala kun-direktoro de IndustriALL
Antaŭ la okupacio, la atomcentralo de Zaporiĵo kaj la urbo Enerhodar enkalkulis 12 000 laboristojn. 11 000 inter ili aniĝis al la sindikato de la centralo, nun ili estas nur ĉirkaŭ 1 200.
Multaj laboristoj sukcesis fuĝi antaŭ la okupacio de la atomcentralo de Zaporiĵo. Tiuj, kiuj plu laboras tie estis devigitaj subskribi laborkontraktojn kun la rusia atomenergia entrepreno Rosatom kaj aniĝi al sindikatoj kreitaj aŭ kontrolataj de la okupaciaj fortoj, kio konsistigas evidentajn malobservadojn de la rajto pri asocia libereco.
Laŭ Atomprofspilka, filio de IndustriALL, kelkaj laboristoj estis devigitaj atingi sian laborpostenon ĝis la atomcentralo de Zaporiĵo eskortitaj kaj sub minaco de armilo.
La laboristoj estis devigataj subskribi kontraktojn kun la okupaciaj fortoj.
Kvankam kelkaj estis malliberigitaj, ilia hejmo traserĉita kaj iliaj familioj minacitaj, malpli ol kvin procentoj subskribis laborkontraktojn kun la okupaciaj fortoj, la aliaj restis fidelaj al la ukraina elektro-kompanio.
Rusio transformis la atomcentralon de Zaporiĵo en militbazon. La okupaciaj fortoj respektas nek la sekurecajn regulojn pri incendioj nek la aliajn procedurojn de sekureco en la lokaloj, kiujn ili ekkontrolis.
Antaŭnelonga raporto de la IAEO pri sendanĝereco kaj sekureco kaj la nukleaj garantioj en Ukrainio konfirmas, ke dum la lasta jaro, pluraj el la kvin ukrainaj atomcentraloj kaj aliaj instalaĵoj estis rekte bombaditaj.
Atomprofspilka raportas, ke la laboristoj estas senditaj riske de sia vivo por ripari la damaĝitajn energiajn infrastrukturojn, ĉar la Rusia Federacio intence bombadas la elektrajn liniojn kaj la transformilojn.
30/03/2023
« Incidento tuŝus miliardon da Homoj »: en Zaporiĵo, bataloj ĉirkaŭ la nuklea centralo daŭras
28/02/2022
Komuna deklaracio de la ukrainaj sindikatoj
De post 2014, Ukrainio rezistas al la agreso de la Federacio de Rusio (FR)
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/02/komuna-deklaracio-de-la-ukrainiaj-sindikatoj.html
18/11/2022
Lukto por la libereco en Ukrainio
Komuniko de la ukrainaj sindikatoj IUF/UITA/IUL
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/11/lukto-por-la-libereco-en-ukrainio.html