Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 juin 2023 6 03 /06 /juin /2023 13:16
Nova Scotia Government/AFP Handout

03/06/2023

Pli ol 2,7 milionoj da hektaroj brulis en Kanado en 2023, okoble pli ol la averaĝo de la 30 lastaj jaroj, anoncis ĵaŭdon la aŭtoritatoj de la lando, kiu suferas pli ol 200 aktivaj fajroj.

Post la okcidento de la lando kaj la provincoj Alberto kaj Saskatĉevano komence de majo, la oriento de la lando kaj Nov-Skotio estas siavice tuŝataj per « senprecedencaj fajroj ».

« Tiuj kondiĉoj, en tiu sezono, estas absolute senprecedencaj, kaj kompreneble estas fonto de maltrankvilo », deklaris Bill Blair, kanada ministro pri Publika sekureco.

Nuntempe, 211 arbaraj fajroj furiozas en la lando kaj 82 estas ekster-kontrolo, li plu precizigis.

La alveno de ekstema varma ondo kaj perfortaj ventoj en oriento povus estigi « ekstreman sintenon de la incendioj », laŭ la fajrobrigadistoj.

Tiujn lastajn tagojn kore de ĉiuj maltrankviliĝoj, 16 fajroj plu estas aktivaj ĵaŭdon en Nov-Skotio. Unu el ili atingis la ĉirkaŭurbon de la ĉefa urbo de la provinco, Halifakso, kaj devigis la aŭtoritatojn evakuigi pli ol 16 000 personojn nord-okcidente de la urbo. Ĝi ŝajnas nun parte regata.     

Sed alia incendio apud la lago Barrington estas aparte rigardata, ĉar ĝi plu estas ekster-kontrolo post la detruado de 20 000 hektaroj. Ĝi estas la plej vasta fajro iam registrita en la provinco.

Komence de la semajno, pli ol 2 000 personoj ricevis la ordonon evakui tiun zonon, pro la disvastiĝo de la fajroj.

« La afero tute ne estas finita. Ni plu frontas tre danĝeran kaj moviĝantan situacion », eksplikis David Steeves, kiu laboras ĉe la ministrejo pri naturaj resursoj de Nov-Skotio.

La fumo de la incendioj, kiuj detruas la provincon de antaŭ tri tagoj eĉ atingis la atlantikan marbordon de Usono, okazigante kulminojn de aerpoluado en la Ŝtato Nov-Ĵerzejo kaj kelkajn partojn de Pensilvanio.

Okcidente de Kanado, pli ol 60 incendioj plu daŭris en Alberto, monaton post la ekvalido de la urĝa stato, kaj ĉirkaŭ dudek en Saskaĉevano.

Kanado, kiu varmiĝas pli rapide ol la cetero de la planedo frontas tiujn lastajn jarojn ekstremajn meteologiajn eventojn, kies intenseco kaj frekvenco kreskas pro la klimata varmiĝo.

09/08/2021

Klimato : la spertuloj de la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ) antaŭvidas « senprecedencan » kreskon de la ekstremaj meteologiaj eventoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/08/klimato-la-spertuloj-de-la-interregistara-spertularo-pri-klimata-sangigo-isks-antauvidas-senprecedencan-kreskon-de-la-ekstremaj-mete

01/07/2021

Norda Ameriko alfrontas « danĝeran » ondon de varmo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/07/norda-ameriko-alfrontas-dangeran-ondon-de-varmo.html

13/06/2017

Dek lokoj, kie la konsekvencoj de la klimata ŝanĝiĝo jam estas katastrofaj (10)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofaj-10.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }