11/06/2023
Rusa anarkiista aktivulo estis mortigita la 19an de aprilo 2023 fare de la rusia armeo apud Baĥmut.
Li studis ĉe la universitato de Moskvo.
Li engaĝiĝis en la ekologiisma lukto por defendi la arbaron Bicevski en Moskvo, partoprenis la protestadojn kontraŭ la rusia potenco, interalie tiu de la placo Bolotnaja en Moskvo en 2012 kaj tiu de la placo Majdano en Kijivo en 2014.
En 2017 li iris al Roĵavo por partopreni la revolucion kaj studi la realigon de demokratia konfederaciismo.
Revene, li tradukis rusen plurajn verkojn pri la kurda revolucio kaj partoprenis al la fondo de la anarko-komunisma organizaĵo BOAK, kio post la rusia invado fariĝas forto de rezistado, organizante saboton de militaj infrastrukturoj en Rusio.
Post la invado de Ukrainio, Dimitri kuniĝis kun la Resistance Committee, kiu kunordigas la agadon de la anarkiistaj batalantoj kun la ukraina armeo.
Li deziris fari de tiu kontraŭ-aŭtoritatisma taĉmento apogpunkton por favori tiun socian, ekologiisman kaj demokratian revolucion, bazitan sur la modelo de la kurda komunalismo.
Lasta mesaĝo de Dimitri Petrov.
Mi nomiĝas Dimitri Petrov, kaj kiam vi legos tiujn liniojn, mi verŝajne estos mortinta, batalante kontraŭ la invado de Ukrainio fare de Vladimir Putin.
Mi estas aktivulo ĉe la BOAK kaj restos tia post mia morto […] Ni sukcesis konduki nian lukton ambaŭflanke de la ŝtataj landlimoj. Mi faris mian eblon por kontribui al la malvenko de la diktaturo kaj la ebleco de socia revolucio, kaj mi fieras pri miaj kamaradoj, kiuj kondukis kaj plu kondukas la lukton en Rusio kaj translande.
Kiel anarkiisto, revoluciisto kaj ruso, mi juĝis necese partopreni la armitan rezistadon de la ukraina popolo kontraŭ la soldatoj de Vladimir Putin. Tion mi faris por defendi justicon kaj la ukrainan socion, kaj por liberigi Rusion, mian landon, el subpremo.
Tion mi faris por ĉiuj personoj senigitaj je sia digneco, kaj por la ebleco vivi liberigita de la totalisma sistemo subtenata de la rusia kaj la belorusa ŝtatoj.
Tion mi faris por promocii, per nia ekzemplo, la internaciisman movadon. Nuntempe, kiam la rusia mortiga imperiismo estigas ondon de naciismo kaj malestimo al la rusoj, mi asertas parole kaj agade, ke malbonaj nacioj ne ekzistas.
Ĉiuj nacioj dividas la malfeliĉon de la potencavidaj ĉefoj.
Mia agado ne estas simpla individua agado. Ĝi enskribiĝas en kolektivan strategion celantan disvolvi retojn de rezistado, kaj konduki gerilon kontraŭ la tiranismaj reĝimoj de nia regiono.
Karaj amikoj, kamaradoj kaj familianoj, mi petas pardonon de ĉiuj personoj, kiuj estis ĉagrenitaj pro mia foriro.
Mi profunde aprezas vian korvarmon. Tamen, mi estas aparte konvinkita, ke la lukto kontraŭ subpremo kaj maljusteco estas unu el la plej noblaj signifoj, kiujn homo povas doni al sia vivo, kaj tiu lukto postulas sinoferon ĝis totala abnegacio.
La plej belan omaĝon, kion vi povus fari al mi, estas daŭrigi aktivan lukton, super la personaj ambicioj kaj la senutilaj konfliktoj, por sukcese atingi liberan socion bazitan sur egaleco kaj solidareco, por vi, por mi kaj por ĉiuj niaj kamaradoj.
La riskoj, la malfacilaĵoj kaj la sinoferoj estas niaj konstantaj survojaj kompanoj, sed estu certaj, ke ili ne estos vanaj.
https://www.syllepse.net/syllepse_images/soutien-a---lukraine-re--sistante--n-deg-20.pdf