/image%2F0553642%2F20230604%2Fob_563c51_tam.jpg)
04/06/2023
Bildo: La 18an de majo 1989, universitataj studentoj manifestacias sur la placo Tian An Men, en Pekino.
Kiel aktivulino kaj advokatino specialistino pri Homaj rajtoj, Chow Hang-tung estis kun-prezidentino de la Hong Kong Alliance, asocio nun malfondita, kiu organizis de antaŭ 30 jaroj kandelvesperon, memore al la viktimoj de la represio de la placo Tian An Men en 1989.
Sed ĝis hodiaŭ, la ĉina Ŝtato cenzuras ĉian mencion pri tiu represio, tiel ke la publika opinio forgesu ĝin.
Fronte al tiu cenzuro, Chow Hang-tung engaĝiĝis vivigi la memoron de la viktimoj… kaj pro tio perdis sian liberecon.
En 1989, apud tiu placo en Pekino, centoj da personoj – eble eĉ miloj – estis mortigitaj, kiam la armeo ekpafis al pacaj manifestaciantoj, kiuj postulis socialajn kaj ekonomiajn reformojn.
Ekde la jaro 1990, dekoj da miloj da Honkonganoj partoprenas ĉiujare al paca vesperkunveno por peti de la ĉinaj aŭtoritatoj, ke ili malkaŝu la veron pri tio, kio okazis, kaj respondecu pri la plenumintaj krimoj.
En 2020 kaj 2021, la aŭtoritatoj de Hongkongo malpermesis la vesperkunvenon pretekste de publika sano en kunteksto de la Kovim-19 pandemio.
La 4an de junio 2021 en la sociaj retoj, Chow Hang-tung instigis personojn, memorfesti la eventojn, flamigante kandelojn. Ŝi estis arestita la sama tago akuzita, ke ŝi « faris reklamon favore al nepermesita kolektiĝo ».
Ŝi suferas nun punon de 22 monatoj, nur ĉar ŝi pace esprimiĝis kaj uzis sian rajton manifestacii. Ŝi riskas ankaŭ plian malliberigon ĝis dek jaroj pro « instigo al ribelo ».
La honkongaj aŭtoritatoj forlasu ĉiujn kulpigojn kontraŭ Chow Hang-tung kaj liberigu ŝin tuj kaj sen kondiĉoj !
/image%2F0553642%2F20230604%2Fob_e13c1a_image-0553642-20221220-ob-6eb5df-artic.jpg)
20/12/2022
Honkongo: malpermesi vesperkunvenon memore al Tian An Men estas kontraŭleĝe, juĝas tribunalo