Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 mai 2023 1 08 /05 /mai /2023 21:12
Manan VATSYAYANA

08/05/2023

« Mi opinias, ke tia temperaturo estos superitaj plurfoje. Ĝi konfirmas, ke ekstremaj klimataj modeloj montriĝas ĝustaj », deklaris Nguyen Ngoc Huy klimatologia eksperto en Hanojo.

Sabaton 6an de majo, en meteologia stacio, Vjetnamio registris rekordon de temperaturo ĝis 44,1°C. Laŭ la sciencistoj, tiu fenomeno sendube ripetiĝos.

Tiu registraĵo estis efektivigita en la provinco Thanh Hoa, precizigis la Nacia centro pri hidrometeologia prognozo.      

Ĝi superis la 43,4°C, kiuj okazis la 20an de aprilo 2019 en la distrikto Huong Khe, centra provinco Ha Tinh. « En kunteksto de klimata planeda ŝanĝiĝo, tio estas maltrankviliga rekordo », deklaris Nguyen Ngoc Huy, eksperto pri klimatologio en Hanojo.

« Mi opinias, ke tia temperaturo estos superitaj plurfoje », li aldonis. « Ĝi konfirmas, ke ekstremaj klimataj modeloj montriĝas ĝustaj ».

 

Pluraj aziaj landoj estas trafitaj

Kvankam la klimato de Vjetnamio varias laŭ la regiono, la plej varmaj monatoj komenciĝas nun en la tuta lando. La meteologiaj ekspertoj kaj la aŭtoritatoj konsilis al la tuta loĝantaro resti hejme dum la plej sufokaj horoj de la tago.

Ankaŭ multaj landoj de Sud-Orienta Azio registris rekordajn temperaturojn. La tajlanda meteologia agentejo menciis rekordon ĝis 44,6°C en la okcidenta provinco Tak.

En Birmo, la amaskomunikiloj anoncis, ke urbo oriente de la lando registris kulminon ĝis 43,8°C.

Pli okcidente, Dako, ĉefurbo de Bangladeŝo, kiu de longe suferas la efikojn de la klimata ŝanĝiĝo, registris sian plej altan temperaturon de post la 1960aj jaroj.

En Barato, la meteologiaj aŭtoritatoj konstatis, ke kelkaj partoj de la lando spertas temperaturojn, kiuj atingas tri ĝis kvar gradoj super la kutima.    

13/06/2017

Dek lokoj, kie la konsekvencoj de la klimata ŝanĝiĝo jam estas katastrofaj (10)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofaj-10.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }