Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 mai 2023 4 25 /05 /mai /2023 15:31

26/05/2023

Bildo: Viro preterpasas muron en la vilaĝo Burka la 21an de marto 2023, sur kio estas skribite en la hebrea lingvo « Kie vi estis en Huwara ? » .

La palestina vilaĝo apud Nablus, suferis perfortan atakon de judaj kolonianoj. Ili incendiis farmbienojn kaj domojn. Pluraj Palestinanoj estis vunditaj.

Pasintan februaron, alia palestina vilaĝo, Huwara suferis la saman sorton. Denove, la israelaj organizaĵoj de defendo pri Homaj rajtoj, denuncas « pogromon ».

La termino « pogromo » priskribas origine la atakojn plenumintajn kontraŭ la judoj en Eŭropo, ekde la 19a jarcento. Ĉi-foje ja judaj kolonianoj kondukis punajn ekspediciojn. Perforto sencela.

Burka estas palestina vilaĝo incendiita, detruita. La olivarboj estas lekitaj de la flamoj. La nigra fumo kaj la kraketado de la fajroj kore de la nokto voras malrapide la teron kaj la kulturon.        

Kiuj estas tiuj kolonianoj ? De kie ili venas ? de Homeŝ, antaŭposteno. Ĉiuj kolonioj estas kontraŭleĝaj laŭ la internacia juro. Sed ankaŭ la antaŭpostenoj estas malpermesitaj laŭ la israela leĝo.

En 2005, Homeŝ estis malmuntita, kaj ties kolonianoj evakuitaj de la armeo.

 

Komplezema ekstemdekstro

Sed pro la antaŭnelonga ĉeesto de ekstemdekstro ĉe la potenco en Israleo, la kolonianoj malkaŝe reaperas en okupaciata Cisjordanio.  

La elektitoj ĉe la Parlamento taŭge agadas. Abolita dekreto, subskribita aranĝo, kaj denove ili regas teron konfiskitan al Palestinano.

Ii estis ĉirkaŭ tridek, armitaj kaj protektataj per trioble pli da soldatoj. Kial ili atakas Palestinanojn ? Ĉar tion ili deziras, tion ili povas. 

« Ĝi estas lando de la juda superregado, kiu premas demokration. La lando de la perforto kontraŭ la Palestinanoj estas laŭleĝa, eĉ dezirata », denuncas « Pacon nun », israela kontraŭ-okupacia organizaĵo.

La kolonianoj lanĉis sian atakon post vizito en la regiono de delegacio de Eŭropa Unio, kiu venis subteni la Palestinanojn.   

28/02/2023

« Ili ĉion cindrigis »: la urbo Huwara en okupaciata Cisjordanio estis atakita de punekspedicioj fare de israelaj kolonianoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/02/ili-cion-cindrigis-la-urbo-huwara-en-okupaciata-cisjordanio-estis-atakita-de-punekspedicioj-fare-de-israelaj-kolonianoj.html

Paco inter la popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, kontraŭrasismo, kontraŭseksismo, Medidefendado en Esperanto

https://twitter.com/esperantoNMIN

 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }