/image%2F0553642%2F20230524%2Fob_8f2efd_8fnnf4zy3ht81.jpg)
24/05/2023
Bildo: de dekstre dekstren: Andrej Bogatov, Andrej Troŝev, Vladimir Putin, Aleksandr Kuznetsov kaj Dmitrij Utkin (la kvar komandantoj de Wagner, Kremlo 2016 (Ekrankopio VK)
Pri tiu diskreta viro, oni ne multe parolas, sed li plenumas ŝlosilan rolon en la milito en Ukrainio, ĉekape de la grupo Wagner. Dmitrij Utkin formiĝis al barbareco inspiriĝinte de la metodo de islama Ŝtato.
Li surhavas du tatuaĵojn ĉebaze de sia kolo. Du tatuaĵoj, kiuj per si mem kontraŭdiras la dirojn de Vladimir Putin pri la supozata naziigo de Ukrainio.
Tiuj tatuaĵoj (SS-simbolo, aglo kaj la nazia svastiko) plene informas pri la personeco de Dmitrij Utkin.
La viro, kiu ankaŭ estas kromnomata Wagner aŭ « la naŭa », kaj kiu portas la matrikulon M-0209, sugestis la nomon de la preferata komponisto de Adolf Hitlero al Evgenij Prigoĵin por atribui nomon al lia privata milita societo.
Tiu rusa kalva giganto, kiu similas la torturiston Kurtz en la filmo de Francis Ford Coppola Apocalypse Now, agnoskas klare sian parencon kun la Tria regno kaj sian fascinon por ekstrema perforto. Laŭ la ĵurnalisto Romain Gubert, specialisto pri Rusio, la rusia eks-prezidento Dmitri Medvedev priskribas lin kiel « enkarnigitan diablon ».
« Nevidebla » viro
Tiu « diablo », same kiel Vladimir Putin kaj multaj oficiroj aŭ altgraduloj, estas celata de punoj de Eŭropa Unio.
Estas riproĉitaj al li « gravaj atencoj kontraŭ Homaj rajtoj, eksterjuĝaj kaj arbitraj murdoj, torturaĵoj ».
Sed kvankam la celitaj faktoj estas gravegaj, Dmitrij Utkin tamen estas malfacile identigita surterene.
« Tre malmultaj fotoj ekzistas de li, mencias Alexandra Jousset, kun-aŭtorino de dokumento-fimo pri Wagner produktita de la agentejo Capa ».
« Li ĉiam vojaĝas per rusiaj aviadiloj, sed estas malfacile scii, kie ili estas. Ni ricevis pseŭdan foton de li dum inaŭguro de statuo en Bango (Centrafrika Respubliko) en novembro 2021. Estas preskaŭ neeble scii, ĉu vere estas li. Li ĉiam kaŝas sian vizaĝon, surhavas kaskedon. Li estas sufiĉe enigma persono . »
La siria trejnado
La rezervisto leŭtenanto-kolonelo Utkin naskiĝis en Uralo, li estas 53-jara. Post pasado en la rusiaj sekretmilitaj servoj, li konfliktis kun la ĝenerala direkcio de la milita spionservo.
Li kuniĝas kun la milico « Slavonic Corps » (slava korporacio). Tiam, en Rusio, li riskas ok jarojn da malliberejo pro dungosoldatismo, profesio malpermesita de la leĝo. La dungosoldatoj efektive estas malbone aprezataj de la leĝo, krom kiam ili servas la intereson de la Ŝtato de amika lando.
Kaj tio okazas en 2014. Baŝar Al-Asad petas de la milico de Dmitrij Utkin, ke li okupiĝu pri la sekureco de ĝiaj petrolputoj. Tiel li formiĝas al la plej kruelaj metodoj, ĉar li baldaŭ batalas flanke de la siria armeo. Rusiaj soldatoj kaj milicanoj sieĝas la urbojn, torturas kaj malsatigas la loĝantojn, rabas, detruadas, kaj seksperfortas.
Kamal Reduani, aŭtoro ĉe Arthaud de "Inside Daech" kaj de la "Novaj milithundoj" memorigas, ke « la grupo de Utkin pendumis kaj bruligis viron, sirian dizertulon. Ili detranĉis lian korpon kaj dismembrigis lin. Mi ne scias, kiel homo povas fari tion ».
Laŭ la registro pri blokado de la havaĵoj publikigita de Bercy, « kvar membroj de la grupo Wagner » estis implikitaj en tiu murdo plenuminta en junio 2017 en la gubernio Homs, en Sirio. Laŭ eks-membro de la grupo Wagner citita en tiu ĉi dokumento, « Dmitrij Utkin ordonis persone, ke la dizertulo estu torturita ĝismorte, kaj ke la ekzekuto estu filmita ».
Krom lia impliko en militkrimoj, Dmitrij Utkin konvertiĝas al alia tekniko de propagando teorigita de Islama Ŝtato: filmado kaj enretigo de videoj pri murdoj.
« Ju pli ili publikigas perfortegajn videojn en la retoj, interalie en la apo Telegramo, des pli ili ekkonsciiĝas, ke ilia prestiĝo kreskas, eksplikas Alexandra Jousset. Ili realigas, ke la homoj konas ilian nomon, ke ili fariĝas varmarko, ke ili estas temo de gazetoj, ke ĵurnalistoj interesiĝas pri ili ».
Sirio fakte servis kiel laborejo al Dmitrij Utkin por disvolvi metodojn de teroro per bildo, kiun li uzos poste en Ukrainio.
Daŭrigota: La kuniĝo kun Wagner