Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 mai 2023 6 27 /05 /mai /2023 15:09

27/05/2023

Bildo: Sirio, Ukrainio, sama operaca maniero, laŭ humanitara kuracisto. Ĥarkivo (Ukrainio) la 8an de marto 2022 (maldekstre) – Alepo (Sirio) la 17an de decembro 2016 (dekstre)

 

La kuniĝo kun Wagner 

Revene de Sirio, la estonta militĉefo estas sendita en Donbason, ĉekape de 300 viroj por helpi la separatisman porrusian ribelon.

Li ĉeestas tie en marto 2014 en la momento, kiam Krimeo estas aneksita.

La konflikto en Krimeo estas la tereno de privataj milicoj.  Dmitrij Utkin tiam kunigas la privatan armeon de Evgenij Prigoĵin ŝajne kiel komandanto.

Do sub tiu flago, li reiras al Sirio en marto 2016, por helpi la siriajn kaj rusiajn fortojn rekonkeri la urbon Palmiro, tiam regatan de IŜ.

Post plenumado de tiu misio, en decembro 2016, li ricevas rekompencon (la Ordonon de la kuraĝo) fare de Vladimir Putin mem. Tiu ceremonio estas okazo de unu el la maloftaj publikaj fotoj de li. Li superas sian ĉefon unu kapon pli alta, la kolonelon Troŝev, kiu komandis la virojn de Wagner en Sirio.

Li superrigardas poste la operacojn de Wagner en Ukrainio. Lia nomo estas denove citita, sed lia impliko ne estas klare establita, kiam neeltenebla video estas enretigita meze de novembro 2022.

Eks-batalanto de Wagner malliberigita de la ukrainaj trupoj estis rekaptita de siaj eks-kamaradoj, kiuj tiam konsideras lin kiel « perfidulon ». Ni vidas lian kapon platigitan kontraŭ muro, dispremita per martelegaj frapoj.    

Iom poste, la 23an de novembro 2022, la eŭropa Parlamento balotas por kvalifiki Rusion « promocianta Ŝtato de terorismo », kaj invitas la eŭropan Konsilion aldoni la grupon Wagner al la listo de terorismaj organizaĵoj.

Reage al tiuj punoj, nova video estas enretigita en por-kremla grupo de la apo Telegramo.

En terura enscenigo, viro kostumvestita elmontras bastonegon surhavantan la sigelon de Wagner, kies tenilo estas sangomakulita. La referenco al la unua video ŝajne evidentiĝas. La parlamento de Strasburgo dementos, ke ĝi ricevis la objekton, sed multaj amaskomunikiloj en la mondo raportis pri tio.

Iom da tempo post tiu evento, la spuro de Dmitrij Utkin malaperas.

« Utkin plu estas en Ukrainio, opinias siaflanke Marc Nexon, aŭtoro de la libro La lasta el la Sovetanoj (Éd. Grasset) ».

Dizertulo, eks-batalanto de la grupo Wagner, Andrej Medvedev, kiu fuĝis al Norvegio asertas, ke li devis raporti al li pri siaj aktivecoj, kiam li estis en Ukrainio en 2022. « Li do plu estas en la ĉirkaŭaĵoj ». Sed kie precize ? En Okcidento, neniu scias.

https://www.francetvinfo.fr/monde/europe/manifestations-en-ukraine/enquete-guerre-en-ukraine-dmitry-utkin-le-tortionnaire-de-wagner_5831285.html

24/05/2023

Milito en Ukrainio: Dmitrij Utkin, la torturisto de Wagner (1/2)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/05/milito-en-ukrainio-dmitrij-utkin-la-torturisto-de-wagner.html

13/06/2022

Milito en Ukrainio : Internacia Amnestio akuzas Rusion pri militkrimoj en Ĥarkivo (Grapolbomboj)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/06/milito-en-ukrainio-internacia-amnestio-akuzas-rusion-pri-militkrimoj-en-harkivo.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }