30/05/2023
La grupo enkalkulas 20 ĝis 30 personoj, inter kiuj 11 infanoj. La polaj ĉebordaj gardistoj asertas, ke ili troviĝas ekster ĝia jurisdikcio. Kaj la belorusoj ne lasas ilin eniri sur sian teritorion.
Grupo de migrantoj, inter kiuj virinoj kaj infanoj, plu estas blokitaj ĉe la landlimo pola-belorusa, menciis lundon la polaj ĉebordaj gardistoj, akuzataj de aktivuloj, ke ĝi ne ebligas tiujn migrantojn peti azilon en Pollando.
De kvar tagoj, la grupo estas devigataj tendumi en la arbaro apud Białowieża, piede de la landlima metalbarilo starigita de la nacia pola registaro por malhelpi la kontraŭleĝajn trapasadojn.
En komunikaĵo, porparolanto de la ĉebordaj gardistoj asertis, ke la grupo « de ĉirkaŭ 20 ĝis 30 personoj » troviĝas « ekster la pola jurisdikcio ». « Konsekvence, nenia administracia aktiveco, inkluzive de eventuala peto de internacia protektado eblas, okaze se intenco de tiuj personoj estas akiri protektadon en Pollando », precizigis Katarzyna Zdanowicz.
Frapitaj kaj vunditaj de belorusaj agentoj
Laŭ la aktivuloj ĉeestantaj surloke, la grupo ĉe la landlimo enkalkulas personojn originajn de Sirio, Irako kaj Kongo, el kiuj 11 infanoj.
Laŭ la NeRegistara Organizaĵo Grupa Granica, kiu provizas medicinan kaj laŭleĝan asiston ĉe la pola-belorusa landlimo, konfirmas siaflanke, ke la migrantoj, kvankam ili ne transpasis la landlimon, ja troviĝas sur la pola teritorio.
La aktivuloj asertas, ke la migrantoj ne estas permesitaj reiri al Belorusio, ĉar ĉebordaj gardistoj de tiu lando minacas ilin per hundoj kaj asertas, ke almenaŭ du membroj de la grupo estis frapitaj kaj vunditaj fare de belorusaj agentoj.
La polaj ĉebordaj gardistoj menciis, ke ili vane petis de siaj belorusaj kolegoj, ke ili provizu helpon kaj subtenon al la migrantoj.
« Ili nur sendis personon por dokumenti la situacion, sendube cele al uzado por sia propra propagando », menciis la pola komunikaĵo.
Sabaton, la buroo de la pola Ombudsmano intervenis, kaj lanĉis « urĝan informpeton » pri la statuso de tiuj migrantoj.
25/08/2021
Unuiĝintaj Nacioj petas de Pollando, ke ĝi akceptu la migrantojn blokitajn ĉe la landlimo kun Belorusio
01/07/2022
Pollando finis la konstruadon de ŝtalmuro ĉe la landlimo kun Belorusio