13/05/2023
En raporto, La Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj elvokas ankaŭ praktikojn de torturoj kaj seksperfortoj.
UN akuzas la malian armeon kaj « fremdajn » batalantojn, kiuj laŭ ĝi kondukis ekzekutojn dum kontraŭ-ĝihadista operaco centre de la lando, en marto 2022. La Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj « havas verŝajnajn motivojn kredi », ke almenaŭ 500 personoj, inter kiuj ĉirkaŭ dudek virinoj kaj sep infanoj, estis mortigitaj en Mura, « post kiam la zonoj estis tute regataj », laŭ raporto publikigita vendredon 12an de majo.
Tiu dokumento estis ellaborita surbaze de enketo fare de la fako pri Homaj rajtoj de la misio de la blukaskuloj deplojita de 2013 en Malio (Minusma). La NRO Human Rights Watch jam akuzis la armeon kaj rusiajn soldulojn, ke ili mortigis civilulojn en Mura, ekde 2022. Tamen de antaŭ jaro, la eventoj okazintaj en tiu loko estas objekto de kontraŭdiraj versioj.
La ombro de Rusio kaj Wagner
La Alta Komisiito asertas, ke li ankaŭ « havas verŝajnajn motivojn kredi », ke « 58 virinoj kaj junulinoj estis viktimoj de seksperfortoj kaj aliaj seksaj agresoj ». Li mencias torturaĵojn kontraŭ arestitaj personoj. Tiuj agadoj sendube konsistigas militkrimojn kaj « laŭ la cirkonstancoj » krimojn kontraŭ la homaro, substrekas la Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj.
La raporto ne eksplicite identigas la « fremdulojn », kiuj partoprenis tiujn ekscesojn. Sed li memorigas la maliajn oficialajn deklarojn koncerne la partoprenon de rusiaj « trejnistoj » en batalo kontraŭ la ĝihadistoj, kaj la ĉeestadon en Malio de milicanoj de la rusia grupo Wagner.
UN raportas atestojn kolektitajn fare de siaj enketistoj kaj priskribante tiujn eksterlandanojn kiel blankhaŭtajn virojn drelikvestitajn, kaj parolante « nekonatan » lingvon.
/image%2F0553642%2F20230513%2Fob_9d2e00_field-media-image-110639-carte-mali-mo.jpg)