28/05/2023
La kuba Parlamento aprobis ĵaŭdon « leĝon pri socia komunikado ». Laŭ la teksto, ekde nun, nur la Ŝtataj mediatoj estas permesataj en Kubo. Tiu leĝo fakte konfirmas la kontraŭleĝecon de la sendependaj mediatoj, kiuj naskiĝis en Interreto tiujn lastajn jarojn.
Unuanime adoptita per levitaj manoj fare de la plena kunsido de la Nacia asembleo de la popola potenco, la teksto mencias, ke la mediatoj estas « la proprieto de la tuta popolo aŭ de organizaĵoj politikaj, de sociaj amasoj, kaj ne povas esti proprieto de iu ajn alia organismo ». La nova leĝo malpermesas aliparte al la mediatoj « la subfosadon de la konstitucia ordo kaj la malstabiligon de la socialista Ŝtato. »
Laŭ la kuba prezidento Miguel Diaz-Canel, kiu alparolis la asembleon, tiu nova leĝo estis necesa por antaŭeviti « subfosadon ». Li opinias, ke la sendependaj mediatoj estas « aventurismaj », kaj ke oni devas protekti sin de ili.
La ĵurnalistoj de tiuj mediatoj kritikaj de la registaro, kaj kiuj pli kaj pli multnombre naskiĝas en Interreto, suferas konstantajn premojn. Multaj el la ĵurnalistoj de tiuj mediatoj devige ekziliĝis eksterlanden, ĉar en Kubo la gazetaro, la radio kaj la televido estas kontrolata de la Komunista partio, nura partio permesata en la lando.
Tio estas la kazo de Yoani Sanchez, fondistino de la retejo 14ymedio. Ŝi timas aliparte, ke tiu leĝa teksto estigos plian « foriron de la sendependaj ĵurnalistoj. Ĉiuj civitanoj estas celitaj de tiu leĝo. Unu el la plej maltrankvilaj punktoj estas, ke ĉiu civitano devos sin pravigi pri siaj interrilatoj en la sociaj retoj. Tio signifas, ke se civitano dividas la enhavon de sendependa mediato aŭ de alia civitano, kiu ne plaĉas al la reĝimo, li povos esti persekutata de la justico. Jen per monpuno jen per pli grava puno.»
/image%2F0553642%2F20230528%2Fob_efcd5e_cenzuro.jpg)
03/04/2017
Kubo: Kelkaj nombroj pri represio kaj cenzuro
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/04/kubo-kelkaj-nombroj-pri-represio-kaj-cenzuro.html
/image%2F0553642%2F20230528%2Fob_4f9f70_north-america19621024.png)