20/05/2023
Vendredon 19an de majo 2023, la irana reĝimo ekzekutis tri virojn mortokondamnitajn pro ilia impliko en la morto de membroj de la sekureca polico dum manifestacioj en la lando, kiuj komenciĝis post la morto de Mahsa Amini pasintjare.
Tri viroj mortokondamnitaj en Irano pro ilia impliko en la morto de membroj de la polico dum manifestacioj, estis ekzekutitaj, anoncis la juĝa aŭtoritato. Tiuj manifestacioj komenciĝis pasintjare post la morto de Mahsa Amini.
« Kontraŭleĝaj grupoj »
Majid Kazemi, Saleh Mirhashemi kaj Saeed Yaghoubi estis kulpigitaj pro « moharebeh » (« milito kontraŭ Dio »), kaj posedo de armilo dum manifestacio en la urbo Esfahano (centro), menciis la retejo de la novaĵagentejo "Mizan Online".
La tri viroj arestitaj pasintan novembron, estis mortokondamnitaj en januaro. Ili estis ankaŭ kulpigitaj kiel membroj de « kontraŭleĝaj grupoj, kiuj intencas atenci kontraŭ la sekureco de la lando, kaj grupiĝo kondukanta al krimoj kontraŭ la interna sekureco », aldonis "Mizan Online".
La nombro de ekzekutoj kreskas en Irano
« Laŭ pruvoj kaj deklaroj de la akuzitoj, la armilpafoj de tiuj tri personoj kondukis al la morto de tri sekurecaj policistoj », aldonis "Mizan Online".
Irano estas skuata de protestmovado de post la morto la 16an de septembro 2022 de Mahsa Amini, irana kurdino 22-jara, tri tagojn post ŝia aresto fare de la polico de la moroj. Ĝi riproĉis ŝin, ke ŝi malobservis la striktan vestokodon, kiu interalie trudas la virinojn surhavi vualon.
Irano ekzekutas pli da kondamnitoj ol iu ajn alia lando escepte de Ĉinio, laŭ Internacia Amnestio. La nombro de ekzekutoj en Irano pasis de 314 en 2021 ĝis 576 en 2022.
08/01/2023
Irano: du novaj ekzekutoj en rilato kun la manifestacioj